Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

10.2. Nenormala apostrofado Gramatika apostrofado

Iafoje oni uzas apostrofojn en vortaroj aŭ en diskutoj pri gramatiko por montri, ke oni parolas pri nuraj vortoradikoj, aŭ por disigi la partojn de kun- metitaj vortoj. En tia uzado apostrofo ne egalas al O-finaĵo. Estas rekomend- inde en tiaj okazoj ne uzi apostrofojn, sed aliformajn streketojn.

Disiga apostrofado

Okaze oni uzas apostrofojn por disigi vortelementojn unuj de la aliaj, pre- cipe kiam oni uzas ne-Esperantan vortelementon kun Esperantaj finaĵoj: Ĉu vi konas Waringhien'on? Tiaj apostrofoj aperas ĉe kelkaj Hebrelingvaj vortoj en la Biblio: bat'o, kab'o, kor'o, log'o, min'o (mezurunuoj), bek'o (monero), pur'o (loto). Oni povas anstataŭe uzi dividostrekon: Waringhien- on, kab-o, log-o. Tio estas verŝajne preferinda.

En la komenca tempo oni uzis en tekstoj por komencantoj diversaspektajn streketojn por disigi la elementojn de vortoj: ŝi est\as am\at\a de ĉiujFG. Ofte oni uzis streketojn tre similajn al apostrofoj, sed tiaj streketoj ne estas apostrofoj. Vidu ekzemplojn en Gramatiko en la Fundamento (§40).

Apostrofado de AŬ-vortoj

Okazis provoj apostrofi E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per "aŭ": hodiaŭ ^ *hodi'*, anstataŭ ^ *anstat'*, apenaŭ ^ *apen'*, k.t.p. Tia apostrof- ado estas neregula. Ĝi neniam enuziĝis, kaj nur en poezio ĝi eventuale povus esti akceptebla.

Nezorga elparolo

Iafoje oni uzas apostrofojn por montri, ke parto de vorto estas neregule for- lasita, ekz. por montri nezorgan elparoladon aŭ nenormalan lingvaĵon: 'stas = estas, sjoro = sinjoro, 'avas = havas.

Sonimitoj

Kiam oni uzas nudan radikon kiel sonimiton aŭ ekkrion (§18.2), oni iafoje aldonas apostrofon: Jen ĝi! Ho, halt'! H8 Estas preferinde ne skribi apo- strofon en tiaj okazoj, ĉar ne temas pri ellasita O-finaĵo.

Forlaso de A-finaĵoj

Aperis la ideo, ke oni povus ellasi ankaŭ A-finaĵojn, sed ke oni tiam ne uzus apostrofon: diligenta knabo ^ *diligent knabo*, sincera koro ^ *sincer koro* (la ekzemploj estas de K. Kalocsay en "Lingvo Stilo Formo"). Forlaso de A-finaĵoj tamen tute ne estas ebla en Esperanto, ĉu kun apostrofo, ĉu sen apostrofo.

Neuzo de apostrofo

Kelkaj poetoj eksperimente forlasas apostrofojn supozante, ke la leganto tamen komprenos, kie mankas O-finaĵoj. Jen ekzemplo:

ŝovas harojn el okul [= okul']

de ŝlimo fingro skvama

monstra manipul [= manipul']

moko moko mok [= mok'] sen fino

el sentitola poemo de Baldur Ragnarsson

Kelkfoje tia uzado konfuzas malsamajn vortojn: ĉiel konfuziĝus kun ĉiel' (ĉielo), kaj kun kaj' (kajo), nun kun nun' (nuno), unu kun unu' (unuo), al kun al' (alo), ĉar kun ĉar' (ĉaro), krom kun krom' (kromo), por kun por' (poro), kaze kun kaze' (kazeo) k.t.p. Oni do uzu apostrofojn laŭ la Fun- damentaj reguloj.

11. Pronomoj

Pronomoj estas vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En PMEG nur dek vortetoj estas nomataj pronomoj. Iliaj bazaj formoj nomiĝas personaj pronomoj (§11.1), kvankam ili ne ĉiam montras personojn. Kun A- finaĵoj ili nomiĝas posedaj pronomoj (§11.2), kvankam ili ne ĉiam montras posedon.

Legu ankaŭ pri uzado de pronomoj en nerekta parolo en §33.8.3.

Iafoje oni proponas enkondukon de novaj pronomoj en Esperanton. Pro- nomoj estas tamen tiel baza parto de lingvo, ke novaj elementoj nur tre mal- ofte povas enuziĝi. PMEG enhavas kompreneble nur la oficialajn kaj Fun- damentajn pronomojn. Oni ne malŝparu sian tempon vane proponante novajn pronomojn.

11.1. Personaj pronomoj

mi

la parolanto

§11.3

ni

la parolanto kaj alia(j) persono(j)

§11.3

vi

la alparolato(j)

§11.4

li

la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso

§11.5

ŝi

la priparolata ina persono

§11.5

ĝi

la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto

§11.5

ili

la priparolataj homoj, aĵoj aŭ bestoj

§11.5

oni

neprecizigita(j) persono(j)

§11.5

si

la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni vi (aŭ ci)

§11.6


Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci (§11.4) ~ "la alparolato" (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe- nombre.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии