La duondifina unu
troviĝas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis ĝin. Ĝi estas tre utila nuancilo, se oni ĝin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu fariĝis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu (§23.1.3). Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraŭ vaste uzadas duondifinan unu tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.Legu pli pri specialaj uzoj de unu
en §23.1.3.
Tabelvortoj je U, A kaj ES
La tabelvortoj je U, A kaj ES (§15) estas difiniloj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies.
Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.
Ambaŭ
La vorteto ambaŭ
(§15.5) estas difinilo, kiam ĝi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambaŭ.
Aliaj difiniloj antaŭ propraj nomoj
Antaŭ normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la
(§9.1.6). Aliaj difin- iloj povas tamen aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:Kaj vi ankaŭ,
mia Francisko, vi ankaŭ?Rt9 Mia aldonas ian amikecan nuancon.Ĉu vi sentas teruron antaŭ
tiu Karolo?Rt33 Tiu emfazas, ke temas pri la ĵus menciita Karolo.Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ'oj
alkuras sur la pintoj de la piedoj. Temas pri du viroj kun la sama nomo.
9.3. Pli ol unu difinilo
Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon (§9) antaŭ frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la
(§9.1) kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri specialan signifon.Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaŭ
aŭ unu:El ĉiuj miaj infanoj
Ernesto estas la plej juna. FE10Mi perdis ĉiujn miajn fortojn. ^™ 65
Ambaŭ liaj manoj estis malpuraj.
Venis tiuj niaj amikoj,
kiuj povis.Iu mia amiko
devas veni. lu nuligas la difinan sencon de mia.Unu mia amiko
venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de mia, kaj montras anstataŭe duondifinan signifon.Ĉiu(j)
kaj ambaŭ sufiĉe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj, kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome Ernesto.Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, ĝi perdas sian difinitan signifon, kaj oni uzu la
je bezono (§9.2).
Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de per- sonoj, kaj ĉiuj tiujpersonoj
parolis Esperanton.
En ekstremaj okazoj oni povus uzi ĉiuj ties kiel duoblan difinilon: La inf- anoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj
estis rompitaj. Prefere: ...ĉiuj el ties kruroj... aŭ ...ĉiuj kruroj de la seĝoj... (Se oni dirus ĉiuj iliaj kruroj, temus pri la kruroj de la infanoj, §15.4.)
Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiaj kiel duoblan difinilon: Ekzistas tiaj homoj, kiuj malamas Esperanton. Ĉiuj tiaj homoj
scias tro malmulte pri ĝi.
Ankaŭ ambaŭ tiuj kaj ambaŭ ties estas eblaj: Mi vidis du personojn. Ambaŭ tiuj personoj
parolis Esperanton. La infano ne povis uzi la biciklon, ĉar ambaŭ ties radoj estis difektitaj.
10. Apostrofo
Apostrofo, ', estas signeto, kiu montras, ke parto de vorto estas forlasita. En Esperanto temas normale ĉiam pri forlasita vokalo.
10.1. Normala apostrofado
Apostrofado de O-finaĵo