Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis!" FA2101

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE 20 Oni ne uzas la, ĉar sabato kaj dimanĉo ĉi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon.L1173 Difinita konata ĵaŭdo prezentata propranomece sen la.

"Dimanĉon ni nin vidos." [...] Venis la dimanĉo.FA360 Temas pri la sama dimanĉo, same konata ambaŭfoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute laŭ la normalaj reguloj:

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE34 = En somera tempo... en vintra tempo...

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.FE 39 Ĉi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo. Vidu La - specoj (§9.1.4).

Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro. FA296 = ...en vintra tempo. ...en iu vintro.

Fariĝis mateno. FA2131 = Fariĝis matena tempo.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro.FA1170 Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute laŭ la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

Ĉirkaŭas min nokto. FA1124 ^ Ĉirkaŭas min mallumo.

Laŭ iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la estas ĉiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj

Lingvonomoj (§35.4) kun O-finaĵo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili (§9.1.5).

Mallongigitaj propraj nomoj

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. ^ Mi trovis tiun vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mal- longigo tio kutime ne okazas.

Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. ^ Tiujare (la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? ^ Ĉu vi estas membro de UEA. Oni povus uzi la antaŭ la plena nomo Universala Esperanto-Asocio, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo formo UEA la artikolo la neniam aperas.

9.2. Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la (§9.1), estas difiniloj ankaŭ la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj duondifina unu. Kiam ĉeestas la vorteto ĉi (§14.1.2), oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam ĉi kvazaŭ mem fariĝas difinilo (§14.1.2).

Posedaj pronomoj

Posedaj pronomoj (§11.2) estas mia, nia, via, lia, ŝia, ĝia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaŭ cia).

Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ĝi kalkuliĝas kiel difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu temas). Sed oni tamen ne aldonas la (§9.1.1). Se oni anstataŭigas la posedan pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas aldoni la:

Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

Viaj ŝtrumpoj estas malpuraj. = La ŝtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.

Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel per- verba priskribo (§25.1), la efektiva senco povas esti nedifina:

Li estas mia onklo.FE18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraŭ aliajn onklojn.

Tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano. FA4202 = ...vi estas samlandano de mi La celita senco estas nedifina.

Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu. Js 2° Nedifina senco.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии