Sed kelkaj tiaj antaŭesprimoj ofte uziĝas kvazaŭ parto de la propra nomo, kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uziĝas pli-malpli rutine pro ĝentileco, respekto aŭ simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la artikolon:
Li fianĉiĝis kun
fraŭlino Berto.FE39 Oni ankaŭ povas uzi ...kun la fraŭl- ino Berto, sed tiam la vorto fraŭlino farigas pli grava, pli informoplena.Sinjorino Zminska
hieraŭ multe parolis al mi pri vi. M 41Sekve barono Brambeus
estas vi? ^46Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo,
tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian. FA1121Fraŭlino Klaro
kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudr- adon. M 96
Ankaŭ la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaŭ numeroj: Li loĝas en (ĉambro) numero 110
(= cent dek). Ĉu vi legis num- eron 12 (= dek du) de tiu gazeto?
Se titoleca antaŭesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam oni ordinare ja uzas la: Plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭl- ino Klaro. FA4185
Li fianĉiĝis kun la juna fraŭlino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Ĉu vi legis la interesan numeron 100 de tiu
gazeto?
Se temas pri la frazrolo alparolo (§12.1.2), oni nepre ne uzu la antaŭ titolo: Sinjorino Szwejc!
- ŝi diris, - mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka. M108 Kara fraŭlino Klaro, - ŝi diris, - vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj. M109
Pruntitaj artikoloj
Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazaŭ parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekz. Hago
(urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj ĝi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l'Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam en la Franca estas ĉiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankaŭ en Esperanto: la Himalajo FA1188, la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas neĝusta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene Esperantiĝi.Ĉe iuj ĉi tiaj nomoj origina artikolo fariĝis parto de la Esperanta radiko: La-
Pazo (aŭ Lapazo), La-Plato (aŭ Laplato), El-Salvadoro (aŭ Elsalvadoro, Salvadoro), Los-Anĝeleso (aŭ Losanĝeleso), Alĝero. ("La", "el" kaj "los" estas Hispanaj artikoloj. "Al" estas Araba artikolo.)
Nomoj de tempodividoj
Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°
, Ramadano, Brum- ero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estas skribataj kun komenca majusklo, §35.5):Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro
de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 Februaro estas difinita konata afero. Se ĝi ne estus normala propra nomo, ĝi nepre havus la.Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Aŝuro°
k.a.) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:Al Kristnasko
venis letero de ŝia patro. FA3 58 = Al la tiujara Kristnasko...Post Aŝuro°
li veturos al Teherano. = Post la ĉi-jara Aŝuro...Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko.
Er12Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo)
ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj: