Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Sed ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta fraz- parto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La praktika uzado estas tamen tre diversa:

Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Ĉi tie siaj reprezentas la sub- jekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

La gepatrojplendispri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia fil- ino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre

diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparo de onia mono..., sed la vorto onia (§11.5) estas mal- ofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

Participo

Participo kun A-finaĵo (§28.1) ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se si sia aperas kune kun tia participo, si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ sub- frazo:

Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano. Nm 22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.

Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

*Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de liapatrino.

Participo kun E-finaĵo (§28.2) ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉef- verbo:

Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.

Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finaĵo (§28.3) preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de El- izabeto.

Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo. Re13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm 24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kiel ol

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel ol (§20.1) ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo re- prezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. = Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin (same) kiel li mem. = Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

Lipunis ilin same kiel siajn fratojn. = ... same kiel lipunis siajn fratojn.

Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino [estas saĝa].

Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida. Ps 78

Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj [mortis]. 01138

Ŝi amas lin pli ol [ŝi amas] sin mem.

Ŝi amas lin pli ol li mem [amas sin].

Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis]. Jĝ 2

La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

Kompleksa priskribo

Ofte kompleksa priskribo de O-vorto funkcias kiel subfrazo kun sub- komprenata verbo. Tiam si reprezentas la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la priskribata O-vorto:

Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo. La esprimo faman pro siaj belaj pentraĵoj estas rekta priskribo de muzeon.

Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии