Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta.DnZ 9 Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial "korektita" en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.

Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT 65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rĝ2 9 La mortig- into estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.

11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

siatempe = "en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempeproponi regulon. LR83 Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe. ReZ11

O-vorto + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala sig- nifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni

rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...

per si (mem) (§12.3.6.7) = "per propra efiko, sen ia rimedo". Oni uzas ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

inter si = "reciproke, unu kun la alia". En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: "Lingvo Internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. FK 259

sia = "ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte". Tian signifon havas sia ĉefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al

ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. PE 20 Ĉio sia estas plej ĉarma. PE 233 Sia estas kara pli ol najbara. PE2314

12. Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj (§3.2), kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontr- ilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

Nenio (§12.1). Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rol- montrilo.

La finaĵo N (§12.2). La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, re- koneblas per la rolfinaĵo N.

Rolvortetoj (§12.3). Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo (§12.2.5).

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rol- montrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo (§12.3.7).

12.1. Frazroloj sen rolmontrilo

Manko de rolmontrilo povas montri kvar malsamajn rolojn:

Subjekto (§12.1.1)

Alvoko (§12.1.2)

Perverba priskribo (§12.1.3)

Identiga priskribo (§12.1.4)

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto — tipa subjekto

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian okazaĵon:

La gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento. FA3 29

La soldato dehakis al ŝi la kapon. FA18

Gerda karesis al ŝi la vangojn. FA2 75

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. FA1171

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj. FA1149

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии