Malpli tipaj objektoj
Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo (vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):
En la tago ni
vidas la helan sunon.FE10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.Unu vidvino
havis du filinojn.FE11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.De la patro mi
ricevis libron.FE 9 La libro moviĝis al la subjekto.En rapideco ili
preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.M 202 Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.Dio
kreis la homon el la tero.FA3117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.Li
kantas tre belan kanton.FE40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.En la lasta tempo ni
faris malgrandan vojaĝon.FA1225 La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo fari (§31.4) ne montras mem ian klaran signifon.Nur per la objekto malgrandan vojaĝon
oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.
Objekto kiel priskribo
Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo
de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:Trovinte pomon,
mi ĝin manĝis. FE 22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon
perdintaj lokoj. FA354 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj per- dintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiujperdis sian brilon.Koncerne la muzikon
[...] mi devas scii la gradon de via artisma kler- eco. M26 ~ Kiam la afero koncernas la muzikon...Li vidis
ĉaron tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.Li estos
dirinta al mi la veron.FE 24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta:
La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto (§12.3.2.2): La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.
Pasivigo
Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon (§29). Tiam la objekto fariĝas subjekto.
Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj
Esti
kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu ri- latas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo (§25.1), kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto (§25.1.2): Mi
133
trovis la filmon tre bona.
§12.2.2
Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto
La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti
kaj aperi. Ne uzu N-fin- aĵon ĉe tiaj postmetitaj subjektoj: