Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam
Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-fraz- parto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontr- ilo):
Unu metron
sub la akvosurfaco naĝis ŝarko.La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn
trans la rando de la verando.Elizabeto parkis la aŭton unu metron
de la trotuaro.Nur unu klafton
sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo. FA4111 1 klafto ~ 2 metroj.Mezura priskribo de O-vorto
Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton
Mezuro sen rolmontrilo
Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Dek du monatoj
estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj,
kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj. Er26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj (§25.1) de la subjektoj la longo kaj la larĝo.12.2.4. N por tempopunkto
Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn:
Unu tagon
estis forta pluvo. FA2152 = En unu tago...Unu vesperon
venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. FA1232Ĉiun matenon
li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino. FA214Marta pli atente ol la pasintan tagon
ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M111Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan
de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 = En la dudek dua tago de Februaro...La tagon de sankta Marteno
estis farita pri ŝi edziĝanonco. FA3 92La unuan fojon en ŝia vivo
en la brusto de Marta leviĝis ondo de flam- anta indigno. M140La sekvantan dimanĉon
Knut denove iris tien. FA3 61 = En la sekvanta dimanĉo...Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan kon- atan tagon:
Merkredon
mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bil- eton. FA3 61 = En la sekva merkredo...