En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994.
Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.En hor-esprimoj (§23.8) oni uzu je
(§12.3.1), precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato (§23.9):Tio okazis
la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.Tio okazis
je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Tempopunkto sen rolmontrilo
Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Hodiaŭ estas
sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio, §25.1.1).La sekva tago
estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.Tio estis la iiniia fojo,
ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.
12.2.5. N por direkto
N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton de movo. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto?
k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon de la celo. La rolvorteto al (§12.3.5.1) kontraste ne nepre esprimas atingon.
Sola N-finaĵo ĉe O-vorto
Oni povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:
Morgaŭ mi veturos
Parizon.FE28 = ...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.
FK254 = ...vojo, kiu atingas Hind- ujon.La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.
FK 209Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de io.
Nuntempe tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo fariĝis iom malofta. Multaj nuntempe preferas uzi la rolvorteton al
(§12.3.5.1): alParizo.Ankaŭ eblas uzi N-finaĵon post loka E-vorto, Parizen, Hindujen, Berlinen
k.s., sed tiam la senco estas pli simila al la rolvorteto al, ĉar povas temi pri tiudirekta movo, kiu ne nepre atingas la internon de la loko, nek eĉ la lokon entute.
N kun loka rolvorteto
Direkta N-finaĵo povas uziĝi ankaŭ kune kun loka rolvorteto (§12.3.4), ekz. en
(§12.3.4.6), sur (§12.3.4.13) kaj sub (§12.3.4.11). Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la prak- tiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:sur la tablo
= en pozicio sur la tablo ^ sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablosub la granda lito
= en loko sub la granda lito ^ sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda litoLa birdo flugas en la ĉambro
(= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). FE 26La birdo flugas en la ĉambron
(= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). FE 26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.Marta metis la libron
sur la tablon.M128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi movis ĝin al la tablosurfaco.Mi jam devas iri
en la regnon ĉielan!FA123 Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon,
prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon. FA18Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:
La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj
de la arbeto. FE39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.Li sidiĝis
sur seĝo apud la juna virino.M 45 La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno.
Er 4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.