Hieraŭ okazis grava afero.
(= Grava afero okazis hieraŭ.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.* Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, "kio okazis la gravan aferon". Sed "okazi" ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas tra- fata de tiu ago. La verbo "okazi" havas nur unu (ĉefan) rolanton. Tio estas la okazaĵo. La okazaĵo ĉiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi, kaj do ne havu N-finaĵon.Mankas pano.
(= Pano mankas.) La pano faras la agon "manki". Ne diru: *Mankas panon.*Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono faris la agon "resti". Ne diru: *Restis nur unu personon.*
Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan
eldonon de la libro.*
Objekto sen N-finaĵo
Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-Esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto (§35.2), citaĵo (§36), kvanta vorteto (§24.4), kvanta E-vorto (§24.3), ambaŭ
(§15.5), I-verbo (§27.3), ke-frazo (§33.2.2) aŭ demanda subfrazo (§33.3). En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je (§12.3.1), dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*° (§19).
"Nerekta objekto"
En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan objekton.
La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al (§12.3.5.1) por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon. FE7 La re-
ĝidino donis al li
glavon. FA1198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE33Ĉe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aŭ kiel al-
komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn (§30.7).
12.2.3. N por mezuro
Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finaĵon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.
Tempa mezuro
N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte?
k.s.Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:
Mi veturis du tagojn
kaj unu nokton. FE29 = ...dum du tagoj kaj unu nokto.Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon
apud la fenestro. FE26 = ...dum tuta horo.Mi saltadis la tutan tagon
de loko al loko. FE 40
Volu sidiĝi kaj atendi momenton,
ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj. M 20Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton.
OV 531
Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.
1
, ĝis
La edziĝa festo daŭris ok tagojn.
FA112Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1136
Ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn
daŭris ĉe ili la festeno. Jĝ14 La festeno daŭris sep tagojn.Tiu ĉi malfeliĉa infano devis
du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE13 Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finaĵon. Oni povus uzi je (§12.3.1), sed tio estas malofta.Ŝi aĝis tridek jarojn.
Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Ŝi havis aĝon de tridek jaroj.La horloĝo malfruas kvin minutojn.
= ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E- vorto:
Li estis dudek du jarojn
aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa.La horloĝo estas kvin minutojn
malfrua.Mi aŭskultis paroladon de la prezidanto
du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finaĵo de longan estas objekta. La N-finaĵo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontiĝas du malsamsignifaj N-finaĵoj, povas esti pli bone uzi je (§12.3.1) por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vortostaras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon
longan je du horoj.