Unu momenton
poste ŝi malaperis malantaŭ ili.FA1194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.Unu tagon
antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= "antaŭ tiam", "antaŭ tio", "antaŭ tiu tago" k.s.).Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon
*antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis... Antaŭ estas rolvorteto (§12.3.4.1), kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi montras.
Eblas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro (§12.3.4.1) mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis... = Unu tagon
antaŭ nun ni eksciis... = Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos.) Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos.)Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:
Ŝi estas
du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-pri- skribo de pli aŭ malpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras aĝon. Dek jarojn (mal)pli aĝa montras aĝodiferencon.Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn
plifue.
L1322Mi alvenis duonan minuton
tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post
-komple- mento aŭ tempa antaŭ-komplemento por kune montri tempon. Tia N-fraz- parto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rol- montrilo):Du tagojn
post tio ŝi forveturis Norvegujon. FA4186 Pasis du tagoj post "tio".Longan tempon
post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundanTs
23
aĝon.
Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn
antaŭ la kon- greso. °V-460Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste
aŭ antaŭe:
Du tagojn
poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo publikigita
tri monatojn antaŭe.
Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton (§12.2.4).
Diversaj mezuroj
Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili re- spondas al la demandoj kiom?
, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kielprofunde?, kielpeze? k.s.:
Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.
FE14 Naŭ frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston. Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron. BV61 = ...per/je kelkajpaŝoj... Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2 71 Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon. FA1228
La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn
ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. Nm 35 La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.
La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon
de tio, kion pezis la malgranda Niko. FA123
La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn
alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta. Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1163 Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.
La domo estis ducent metrojn
distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.