Mi
bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS 7127
La patro
donis al mi dolĉan pomon. FE10 Komparu kun ricevi.§12.1.1
Malpli tipaj subjektoj
Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed mal- aktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:
Ĉu vi
aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? FA2117 Oni ne "plenumas" aŭdadon. Tio simple okazas.Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo
kaj aveno. FA2 20Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj (§30).
12.1.2. Alvoko
La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvok- aton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.
Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:
Elizabeto,
ĉu vi scias, kie la hundo estas?Mi konstatis, kara Petro,
ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.Sinjoroj,
vi estas neĝentilaj. FE16Karaj infanoj,
estu ĉiam honestaj! FE 20Estimata prezidanto,
mi ŝatus fari jenan proponon.Patrino,
mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas! FA3 69Sinjorinoj kaj sinjoroj!
Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon. OV 369Oni neniam uzu la artikolon
Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:
Infero kaj diablo! Rt16
Dio,
savu min! Rt122Mil diabloj!
Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz.
Perverba priskribo
Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas
la subjekton aŭ la objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.
FE33 Fianĉino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.La ĝojo kaj surprizo faris lin muta!
FA3 90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.
FE 35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj (ĉemizojn, kol- umojn...). La priskribon peras la verbo nomas.Legu detale pri perverba priskribo en §25.1.
Identisa priskribo
Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo: