Ankaŭ tabelvortoj je E (§14.1.1) montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:
Ni iru, sinjorino, ien aliloken.
M109 = ...al iu alia loko.Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto
Mallogika uzo de direkta N
Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel
Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen
ĝis deklivo. FA1163Mi ekiris renkonten
al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen.
FA2146Atentu, ke en vortkunmetaĵoj
12.2.6. N por aliaj signifoj
N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (§12.2.3), tempopunkton (§12.2.4) aŭ direkton (§12.2.5), sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:
Mi ridas je lia naiveco. FE 29
= Mi ridas pro lia naiveco. FE 29 = Mi ridas lian naivecon. FE 29Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. ^ Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon. M178
Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ
Pozicio
N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton
Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon
mal- supren? Rt7° = ...kun la kapo malsupren.Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron
malsupren? Rt130Oni povus ankaŭ diri, ke
Li sidis (havante) la brakojn
kunmetitaj.Li haltis dum momento, (tenante) la kapon
klinita iom flanken.Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto
12.3. Rolvortetoj
Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la fraz- rolon:
Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo:
Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto:
Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto (§15), sed ankaŭ I-verboj (§27.5), subfrazoj (§33.2.3), kvantaj E-vortoj (§24.3) kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj (§24.4) povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antaŭ si.
Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vorto (§6.1) aŭ E-vorteca vorteto (§14), kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ tempan signifon.