Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj. L1184

Trankviliĝu de l' batado, ho mia kor'! FK 303

Tempo

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato:

Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:

Li laboras de la sesa horo matene.

Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE 24

De la mateno mi nenion manĝis. ^13 Mi laste manĝis en la mateno. La vorto mateno estas ĉi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja havas daŭron.

Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la daŭro de la tempa esprimo kaj la daŭro de la verba ago/stato komenciĝas pli-malpli samtempe:

Nur de ses monatoj mi scias la veron.BV 74 La sciado komenciĝis en la komenco de la sesmonata periodo.

Mi konas lin de longa tempo. FA2 94

Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV111

Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan nuancon, oni povas uzi ekde de post:

ekde = "de la komenco de" de post = "de la fino de"

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto.

Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.

Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.

Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia. FA3143

Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. FA3128

De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj. FA2 24

Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo "de la fino de tiu daŭro", sed simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis "de la komenco de la daŭro": De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. Er12 Fakte oni manĝu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu

Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.M132 Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: depost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto. -^40

Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi alkutimiĝis detempe de sia infan- eco. FA4149

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto Subjekto aŭ objekto

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan sub- jekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

La kanto de la birdoj estas agrabla.FE 9 La birdoj kantas. De montras subjekton.

Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE40 Fulmo ekbrilis. De montras subjekton.

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34 Vortaro hispana- germana helpis. De montras subjekton.

Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE 27 Oni kunligas vortojn. De montras objekton.

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. M153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

Okazis vizito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj. Iuj mallongigas fare de al *far* (§19).

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N- finaĵon:

La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la dis- vastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon. OV 65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии