Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patr- ino.

Tiuj riĉaĵoj estas hereditaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

La oficejo estas malfermita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de bone funkcius, ĉar apenaŭ eblus miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de (§12.3.5.1), precipe ĉe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:

Tiam alvenis birdoj nesciate de kie. FA3 29 De montras originon.

Naŭ deprenite de dudek estas dek-unu. M116 De montras formovon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado FA1128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.

12.3.2.5. De rilate al A-vorto aŭ E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj (§12.3.2.1), ĉe agaj O-vortoj (§12.3.2.2) kaj ĉe ne-agaj O-vortoj (§12.3.2.3):

Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.L1330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero. M 35 De montras apartecon.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. PE179 De montras apartecon.

Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Rt104 De montras kaŭzon.

Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.Rt 46 De montras kaŭzon kaj enhavon.

Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto. FA1123 De montras originon.

La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de lapaŭzoj. = ...ekskluzivante la paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive lapaŭzojn.

Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri ...escepte la Rumanan.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de lapalaco. FA3 97 = ...en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj (§12.3.2.4) de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon (§12.3.7), kiun oni uzas kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.

12.3.2.6. De rilate al vorteto For

De rilate al for (§14.1.3) montras formoviĝon aŭ apartecon:

For de tie ĉi! FE 26

For de miaj okuloj! Rt 29

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M169

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila. L2 236

Pronomoj, pronomecaj vortetoj

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn (§11.1) kaj pronomecajn vortetojn (§15), normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto (§12.3.2.3):

Li estas de meza kresko. FE 33 Eco.

Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

Ili estas de Francujo. Deveno.

Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM (§14.3.3) montrante konsiston:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!FA1108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.

12.3.3. Da

12.3.3.1. Da — bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvant- esprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

kvanto "substanco"

unu kilogramo da pano

litro da lakto

skatolo da rizo

amason da komencantoj

du milionoj da rubloj

iom da valizoj

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии