Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin en korespondado. OV 39 Oni diligente uzu ĝin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas trovi ian taŭgan rolvorteton:

aboni gazeton ^ abonado al gazeto

admoni iun ^ admonado al iu

ami iun ^ amo al iu

demandi iun ^ demando al iu

ŝirmi ion ^ ŝirmo al io

taksi ion ^ taksado pri io

deklari ion ^ deklaro pri io

moki iun ^ mokado je iu

penetri ion ^ penetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por objekto.

Aliaj signifoj

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon, distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo, §12.3.2.1):

Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.

Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.

La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan transiron de ĝoj' al doloro. IT 6S

Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon por klarigi la signifon:

Distingado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo far- iĝus tre malklara.

Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale kom- prenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj de nur povas montri formovon.

Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj, §12.3.2.3), se la kunteksto permesas:

Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta. OV 392 = ...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta. = ...kiuj okazos en la jaro venonta.

En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto. FA1144 La dormo apartenis al la morto.

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

.De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskrib- ata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto "aparteno" havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.FE 8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.

Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.FE10 La kajero apartenas al la fraŭlino kiel posedaĵo.

La dentoj de leono estas akraj.FE 7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE 32 La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

Januaro estas la unua monato de la jaro.FE12 Monatoj estas partoj de jaro.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE12

La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo. M180

La filo de la reĝo ŝin renkontis.FE 21 La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!FA3 70 La speco apartenas al la klaso "ĝardena kreskaĵo".

La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro.FE11 La "portreto" apartenas al la patro, ĉar "ĝi" montras lian aspekton.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. FE 32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

Ŝi estas pro fesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.

La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda.FE 35 La riĉeco apartenas al la homo, ĉar ĝi estas unu el liaj ecoj.

Tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE 32 La signifo apartenas al la ideo "mezuro".

Eco

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

virino de meza aĝoM 20 = "mezaĝa virino".

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии