Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

tiom da feliĉo

multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto. M182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. FE 31

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! FA17

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35

La riĉulo havas multe da mono. FE 37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. PE1352

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortojforprenis de ŝi la malvarmo. M148

Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE 32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta pri- skribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetisfarunon.)

Nombrovortoj kaj da-esprimoj

Nombraj vortetoj (§23.1.2) aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo (§23.2) kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Mi aĉetis dekduon da kuleroj. FE14

Ne uzu N-finaĵon post da

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto (§24.3) aŭ kvanta vorteto (§24.4), kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)

12.3.3.2. Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando "kiom?".

La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de (§12.3.2), sed ankaŭ ekz. el (§12.3.5.2) kaj je (§12.3.1) povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de (§12.3.2):

Ni manĝis specon defiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da...*.

Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mez- urata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estasplene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* *plene da...*.

Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilo (§9) (la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia fraz- parto, sed anstataŭe de el:

Ni manĝis iom de/el la pano.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo (§11.1) ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe de el:

Ni manĝis iom de/el ĝi.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto (§23.1) aŭ A-vorto, oni ne uzu da, sed de el:

Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri ŝipagis cent eŭrojn da kotizo.

Ni gustumis tre multe de unu vino.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии