Normale oni ne uzu da
antaŭ frazparto difinita per la, tiu(j), ĉiu(j) aŭ poseda pronomo, ĉar tia frazparto montras ion limigitan kaj individuan. Ankaŭ per- sonaj pronomoj reprezentas difinitajn individuojn: ili = la viroj, la knaboj aŭ simile; ĝi = la tablo, la infano, la muziko aŭ simile. Tamen iafoje, en mal- oftaj frazoj, tia frazparto aŭ persona pronomo tamen montras specon. Tiam, tute logike, eblas uzi da, ĉar la uzo de da ne vere dependas de formalaj reguloj, sed de la efektiva senco:Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron
da ili.OV160 Ili reprezentas ĉi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili estas do ĉi tie nelimigita, kaj da estas ĝusta. Ĉi tia uzo de persona pro- nomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen sufiĉe malofta. Plej ofte oni do ne uzas da antaŭ personaj pronomoj.Kvar metroj
da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.FE14 Ĉi tie temas pri ŝtofospeco (nelimigita afero). Per tiu ĉi oni almontras specimenon de tiu ŝtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la ŝtofospeco ĝenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas taŭga. Oni povas ankaŭ renversi la klarigon, dirante, ke ĝuste la ĉeesto de da devigas kompreni la frazparton tiu ĉi ŝtofo kiel specan esprimon malgraŭ la difinilo tiu. (Efektive tiu similas ĉi tie al tia, kaj oni povus eble opinii, ke ...da tia ĉi ŝtofo estus preferinda.)
Malnova uzo
En la komenca tempo la reguloj por da
estis ankoraŭ nefiksitaj. Tial oni povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn prida
en PMEG: La nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. FA185 Pli bone: la grandajn pec- egojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankaŭ la jena frazo
kun de: Ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio,
el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo. FA185
"Da-ismo"
En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da,
kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:*Mi havas multe da.*
*Kiom
da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.*Ili kunportis tiom
da, ke ĉiu povis ricevi iom da.* Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:Mi havas multe da mono.
^ *Mi havas multe da.*Kiom da viando
vi volas? ^ *Kiom da vi volas?*En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li estas instruisto
de lingvoj. ^ Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom.
Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz- parto poste.Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da
post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.