Korpoparto tuŝata aŭ malsana
Je
estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.:Li kaptis min
je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj,
alian je la nazo, kajĵetis ilin. FA112La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.
FA115En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj.
&216 La malsano "kaptis" la piedojn.Li estas malsana je la brusto.
Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj. Sm2 9
Diversaj komplementoj kaj priskriboj
En mia infaneco mi kredis
je Dio kaj je senmorteco de l' animo.OV 358 Kredi je iu aŭ je io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".Li edziĝis je ŝi.
FE 23 Nun oni uzas kutime al aŭ kun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE 39La reĝo vetis kun li
je ses berberaj ĉevaloj.H163 Se li venkos en la veto, li gajnos la ĉevalojn.La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida.
M152 = ...al pozo sida, ...en pozon sidan.Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin
je nova amanto.BV 36 Por ricevaĵo post inter- ŝanĝo oni uzas normale kontraŭ (§12.3.4.8).Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.
= En miaj kalkuloj (= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min. Ankaŭ eblas diri ...kalkulipri la helpo....Je mia miro
la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.Je Jupitero!
Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco oni uzas ankaŭpro (§12.3.6.11) kaj per (§12.3.6.7).
Objekto
Iuj eksperimente uzas je
por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, aŭ al kio oni malemas aldoni N-finaĵon (§12.2.2), kvazaŭ renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je (§12.2.6): Li amas je Elisabeth. (= Li amas Elisabeth-on.) Ĉu vi legis je "Cent jaroj da soleco"? (= Ĉu vi legis la libron "Cent jaroj da sol- eco"?) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rol- vorteto *na*° (§19).
12.3.2. De
La rolvorteto de
havas tre multajn signifojn. La signifo dependas interalie de tio, al kio de rilatas. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklaraĵoj. Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aŭ elekti alian rol- vorteton.Legu ankaŭ pri elektado inter de
kaj da en §12.3.3.2, kaj pri de kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
12.3.2.1. De
rilate al verbo FormovoKiam de
rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas movo:Mi
venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE 9 La moviĝo komenc- iĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.La vento forblovis de mia kapo
la ĉapon. FE 39Mi saltadis la tutan tagon de loko
al loko. FE 40Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.
FE18Por klareco oni povas je bezono uzi for de
aŭ disde: La polico prenis la ŝtel- itan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de (§12.3.2.3): "...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto."
Origino
Rilate al verbo, de
povas montri originon, kio estas simila al formovo:De la patro
mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. FE 9Saĝa filo lernas de la patro.
SS13La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.
FE 36 Izraelo estas ilia prapatro.Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo. ^25
Kaŭzo
Rilate al verbo, de
povas montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:Li paliĝis de timo
kaj poste li ruĝiĝis de honto. FE39 = ...pro timo... pro honto.Mi eksaltis de surprizo. FE 40
Por kaŭzo oni tamen normale uzaspro
(§12.3.6.11) kaj iafoje el (§12.3.5.2).
Malsimileco k.t.p.
Rilate al verbo, de
povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, mal- proksimecon, disecon:Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj?
AK 5Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj!
FA1107Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Ps 88