Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Oni tamen ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.

La antaŭ plej kaj malplej

Kiam plej malplej (§14.3.15) ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj sekve oni uzas la:

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE 21

Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE 41

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas laplej juna [infano]. FE10

Kelkaj homoj sentas sin laplej feliĉaj [homoj], kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32

Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataŭ la (mal)plej:

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11

Ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj? M 87 Oni faras komparon inter unuflanke la pli aĝa filino kaj aliflanke ĉiuj ŝiaj malpli aĝaj gefratoj.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ mani- ero. Tiam oni ne uzu la:

vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE425 Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.FA1156 Temas ne pri certa difinita kuraĝa viro, sed pri la kategorio de plej kuraĝaj viroj.

Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj.FA2135 Temas pri speco de koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ĝuste tiuj koloroj, kiuj estas plej belaj, kaj la parolanto supozus, ke la aŭskultanto scias precize, kiuj estas tiuj koloroj.

Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj per- sonoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.

Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.PE1119 Plej ne staras antaŭ O-vorta frazparto, sed antaŭ E-vorta frazparto.

Ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide. M 25

La eĉ estas tiel ofta antaŭ plej, ke oni ofte uzas ĝin pro nura kutimo, eĉ kiam ne temas vere pri io konata aŭ unika:

Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo.M 8 Ne temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma. Pli bone estus sen la.

Zamenhof eĉ uzis la plej ĉe E-vortaj frazpartoj:

Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.FA186 Zamenhof uzis plej, ĉar temas pri komparo inter pluraj belecoj kaj oportunecoj. En la domo troviĝas do la plej bela el ĉiuj bel- ecoj, kaj la plej oportuna el ĉiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen pre- feras ne uzi la ĉe E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo uzis la tiamaniere eĉ ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj* LR 49. Tia uzo estas evitinda.

Imagata difiniteco

Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaŭ konata ene de tiu imagata situacio:

Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la ge- patra lingvo de ĝia posedanto.LR 55 En ĉiu unuopa okazo estas nur unu certa lingvo. En ĉiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn lingvojn.

Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...] FA221 Oni parolas pri ĝenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la anĝelo ĉiufoje prenas ĝuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiu- foje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anĝelo ĉiufoje prenas iun ajn mortintan infanon.

La komence de rakonto

En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leg- anto tute ne scias pri la aferoj:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии