Iuj vortoj por manĝeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuaĵon, povas tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuiraĵo, ekz. fiŝo, kolbaso
k.a. Normale oni parolas pri unu, du aŭ pli da fiŝoj aŭ kolbasoj, sed ankaŭ eblas diri ekz.: Tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo/kolbaso. (Ne gravas, ĉu estas unu aŭ pluraj fiŝoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaŭ certe estas pli ol unu, oni ja uzu J-finaĵon: Tofuo° estas manĝaĵo farita el sojfaboj. (Apenaŭ povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fiŝaĵo/kolbasaĵo. Tofuo° estas sojfabaĵo. Kiam oni mencias la nombron, oni ĉiuokaze devas uzi J-finaĵon, se estas pli ol unu: Li manĝis du fiŝojn. Ŝi povis manĝi nur du fabojn.Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita: §38.2.3. Grupaj O-vortoj
Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio kon- sistas el individuoj, ekz.: familio
(pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj. Kun J-finaĵo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.
Agoj
O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finaĵo unu okazon de tia ago. Kun J-finaĵo ĝi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon aŭ ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD (§38.2.2). AD + simpla O-finaĵo montras unufojan agadon aŭ ripetadon. AD + OJ estas pluraj apartaj longaj agadoj, aŭ pluraj ripetadoj:
krio
= unu laŭta vokokrioj
= pluraj laŭtaj vokojkriado
= longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempokriadoj
= pluraj longaj krioj, plurfoja kriado
Atentu pri la signifo
Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:
Li vestis sin per blanka
kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestaĵoj oni uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, ĉar origine temis pri po du vestaĵoj, po unu por ĉiu kruro.Mi elspezis mian tutan
monon. ^60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe- nombran vorton por mono, ĉar ĝi konsistas el pluraj moneroj kaj monbil- etoj.La asocio ricevis novan
statuton. La vorto statuto estas kelklingve ĉiam multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el pluraj paragrafoj.
69
Li malsaniĝis je
variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, ĉar ili kaŭzas plurajn pust- ulojn k.s. sur la haŭto.
§8.2.2
Per
tondilo ni tondas.FE 34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe- nombra, ĉar ĝi konsistas el du kunmetitaj partoj.Tiu muzikisto ludas
drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, ĉar ĝi konsistas el pluraj tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.Usono
estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar ĝi estas unuiĝo de pluraj ŝtatoj.Ili loĝas en
Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar la nomo origine priskribis grupon da re- gionoj ("la Malaltaj Landoj"), kiuj estis poste kunigitaj.Tiun semajnon mi ne laboros, ĉar mi havos
feriojn. Ferio estas en Esper- anto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aŭ uzu la vorton feriado.Ŝi portas novajn
okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu- nombran vorton, ĉar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.Noto:
Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaŭ ĝi estus unu-nombra malgraŭ la J-fin- aĵo: *Mi havas unu okulvitrojn. * *Ŝi portas malnovan okulvitrojn. * Tio estas eraro. Ĉiu vorto kun J-fmaĵo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Ŝi portas mal- novajn okulvitrojn. Ŝi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstataŭigi okulvitroj per nova unu-nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed verŝajne praktike ne sukcesus.
8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj
A-vorto havu J-finaĵon, se ĝi priskribas ion multe-nombran:
granda
domo = unu domo, kiu estas grandagrandaj
domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandajkrajona
noto = unu noto farita per krajono aŭ krajonojkrajonaj
notoj = pluraj notoj faritaj per krajono aŭ krajonoj