Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras; kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero Iss.”
Ĉapitro XVII. Multekosta rekapto
La parolinto turnis sin por forlasi la ĉambron tra la pordo, post kiu mi staris. Mi ne restis tie; jam mi aŭdis sufiĉon por timigi mian animon, kaj forglitinte kviete, mi reiris al la korto laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu mi venis.
Tuj mi faris mian agadplanon, kaj transirinte la placon kaj la borderantan avenuon sur la alia flanko, mi baldaŭ trovis min en la korto de Tal Hajus.
La brile lumigataj ĉambraroj de la unua etaĝo sciigis al mi, kien mi devos unue iri. Alirinte la fenestrojn, mi enrigardis. Mi konstatis, ke alproksimiĝo ne estos por mi tiel facila afero kiel mi esperis, ĉar la malantaŭaj ĉambroj, rigardantaj al la korto, estis plenaj de viroj kaj virinoj.
Mi rigardis al la supraj etaĝoj, eltrovis, ke la tria ŝajne estas senluma, kaj decidis provi eniron de la konstruaĵo je tiu loko. Post momento mi atingis la suprajn fenestrojn, kaj baldaŭ entiris min en la ŝirmajn ombrojn de la senluma tria etaĝo.
Feliĉe la ĉambro, kiun mi elektis, estis senhoma, kaj paŝinte senbrue al la pretera koridoro, mi trovis, ke estas lumo en la ĉambraro antaŭ mi. Tio, kio unue ŝajnis esti pordo, montriĝis esti nur aperturo al grandega interna ĉambro, kiu supren etendiĝis de la unua etaĝo, do je du etaĝoj pli malsupre, ĝis la kupola tegmento de la konstruaĵo, alte super mia kapo. Sur la planko de tiu grandega ronda salono densare trovigis ĉefuloj, militistoj kaj virinoj, kaj je unu fino estis granda podio, sur kiu kaŭris la plej malbelega besto, kiun iam vidis miaj okuloj. Li havis ĉiujn malvarmajn, kruelajn, terurajn vizaĝtrajtojn de la verdaj militistoj, sed plifortigitaj kaj degenerigitaj de la bestaj pasioj, al kiuj jam de jaroj li plene liveris sin.
Ne troviĝis io ajn de digno aŭ fiero en lia naŭza vizaĝo, kiu estis super amaso de karnaĵaĉo, kiun apenaŭ povis porti liaj ses kruroj.
Sed eĉ pli timige por mi, jen mi vidis, ke Deja Toris kaj Solla staras antaŭ li, kaj li diablece ridaĉas, rigardante per siaj elstaraj okuloj la belan figuron de mia amatino.
Ŝi estis parolanta, sed mi ne povis aŭdi ŝiajn vortojn, nek kompreni lian gruntatan respondon. Ŝi staris rekte antaŭ li, kun la kapo alte tenata, kaj eĉ de malproksime mi povis vidi la malestimon kaj malŝategon sur ŝia vizaĝo, dum ŝi rigardis al li fiere kaj sentime. Ŝi vere estis la digna filino de mil jedakoj, en ĉiu ero de sia kara, aminda korpeto! Tiel malgranda, tiel malfortika ŝi estis inter tiuj altstaturaj militistoj, sed ŝia majesteco nanigis ilin ĉiujn; ŝi estis la plej grandioza inter ili, kaj efektive mi kredas, ke tion ili sentis.
Baldaŭ Tal Hajus faris signon, ke oni forigu la homamason, kaj lasu la kaptitinojn solaj antaŭ li. Malrapide la ĉefuloj, la militistoj kaj la virinoj degelis en la ombrojn de la ĉirkaŭaj ĉambroj, kaj Deja Toris kaj Solla staris solaj antaŭ la jedako de la Tarkanoj.
Nur unu ĉefulo estis hezitinta antaŭ ol foriri; mi vidis lin staranta sola en la ombroj de grandega kolono, liaj fingroj ludis je la tenilo de lia glavego, liaj kruelaj okuloj fiksiĝis en malamo direkte al Tal Hajus. Tiu estis Tars Tarkas, kaj mi povis legi liajn pensojn kvazaŭ malfermitan libron, pro la esprimo de abomeno sur lia vizaĝo. Li estis pensanta pri tiu alia virino, kiu, antaŭ kvardek jaroj, staris antaŭ tiu sama bestegulo; kaj se eblus al mi, en tiu momentu flustri en lian orelon, jam Tal Hajus ne plu regus. Fine, tamen, ankaŭ li paŝis el la ĉambro, nesciante, ke li lasas sian propran filinon al la malkompato de tiu, kiun sur la planedo li plej intense malamas.
Tal Hajus ekstaris. Duone timante, duone anticipante liajn intencojn, mi rapidis al la serpenta koridoro kondukanta al la malsupraj etaĝoj. Neniu ĉeestis por malhelpi min kaj mi atingis la plankon de la ĉambrego nerimarkite, kaj prenis lokon en la ombro de la sama kolono, kiun Tars Tarkas ĵus forlasis. En tiu momento Tal Hajus estis parolanta.