Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdas la eĝon, kaj rigardas por sia ĉefulo. Post momento ili vidis lin, kaj min; sed apenaŭ ili vidis min, mi komencis pafi, kuŝante plata sur la ventro. Feliĉe, mi havis bonan provizon da pafaĵo, kaj povis pafadi ĝis mi vidis, ke ĉiuj el la unue reveninta militistaro estas mortaj aŭ forkurantaj.
Mia ripoztempo tamen estis mallonga, ĉar baldaŭ la tuta aro, preskaŭ mil viroj, venis antaŭ mia vido, rajdantaj kurege al mi. Mi pafis ĝis mi eluzis mian pafaĵon, kaj ili preskaŭ atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo, ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaŝis sin, mi saltis al la piedoj, forĵetis mian nun senutilan pafilon, kaj ekkuris laŭ la direkto kontraŭa al tiu de Solla kaj ŝia protektato.
Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado, tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaŭ multaj jaroj. Tamen, kvankam ĝi forkondukis ilin de la direkto de Deja Toris, ĝi ne forprenis ilian atenton de la peno min kapti.
Ili kuregis post mi freneze, ĝis fine mia piedo trafiĝis kontraŭ elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterniĝe sur la muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavon por kiel eble plej kare vendi la vivon, ĉio baldaŭ finiĝis. Torente iliaj frapoj trafis min. Ĉio iĝis nigra. Fine mi falis en nekonscion.
Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun
Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis, kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.
Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj en angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis pluraj verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnis sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”
”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepre li povos multon provizi por nia amuziĝo dum la grandaj ludoj.”
Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas Tarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiu hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.
Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri kiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi konvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.
Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ŝi certigis lin, ke mi sufiĉe sanas por vojaĝi, la jedo ordonis, ke ni suriĝu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran ĉefan militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaĝa kaj neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ĉiuflanke por malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco serĉe post la ĉefa militistaro. Miaj vundoj malmulte doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj de la virino.
Iom antaŭ la mallumiĝo ni atingis la ceteran militistaron, baldaŭ post kiam ili preparis sian tendaron por la nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta ĉefulo, la jedako de la hordoj de Varhun.
Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege da cikatroj, kiel ankaŭ da homaj kranioj kaj manoj, ornamaĵoj de preskaŭ ĉiuj militistoj de tiu ĉi raso, kies feroco estas eĉ pli granda ol ĉe la Tarkanoj.
La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo de la ĵaluza kaj envia malamo de sia leŭtenanto, Dak Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ĉi ofte kaj intence malĝentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaŭ la jedakon, kaj dum li krude ŝovis min antaŭen, li ekkriis per voĉo laŭta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laŭ mia plezuro batalos kontraŭ sovaĝa toato dum la grandaj ludoj.”
”Li mortos, se li mortos, laŭ la maniero kiun juĝos taŭga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto, emfaze kaj digne.
”Se li mortos?” muĝis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos, Bar Komas, kaj via sentimentaĉa kompato ne savos lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de akvakora malfortulo, kies metalon eĉ maljuna Dak Kova povus forŝiri per siaj nudaj manoj!”
Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan kaj malobeeman ĉefulon, kun esprimo de digna, sentima malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte vorton, li ĵetis sin al la gorĝo de la kalumniinto.
Neniam antaŭe mi vidis du verdMarsanajn militistojn batali per la naturaj armiloj. Ili ambaŭ montris gradon de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago povus bildiĝi, ili ŝiris permane la okulojn kaj orelojn unu de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj tranĉis kaj pikegis, ĝis ili estis sangrubande ŝiritaj de kapo al piedoj.