”Princino de Heliumio, mi povus ricevi grandegan elaĉeton, se mi redonus vin al via popolo, sed miloble mi preferas vidi vian belan vizaĝon tordanta sin pro la angoro de torturo. Longe daŭros la afero, tion mi promesas al vi; dektaga plezuro mia estus tempo tro mallonga por montri, kiel mi amas vian rason. La terureco de via morto hantos la dormon de la ruĝaj homoj dum ĉiuj venontaj epokoj; ili tremos, kiam iliaj patroj rakontos pri la venĝo de la verdaj homoj, pri la potenco kaj la malamo kaj la krueleco de Tal Hajus. Sed antaŭ la torturo, dum unu mallonga horo, vi estos mia; kaj ankaŭ la famo pri tio atingos la orelojn de Tardos Mors, jedako de Heliumio, via avo, por ke li batu sin al la tero en la dolorego de sia sufero. Morgaŭ oni komencos la torturon, sed hodiaŭ vi apartenas al Tal Hajus. Venu!”
Li malsupreniris de la podio, kaj krude prenis ŝin je la brako, sed apenaŭ li tuŝis ŝin, mi saltis inter ilin. Mia glavo, akra kaj brilanta, estis en mia dekstra mano, kaj estis eble al mi trapiki lian putran koron, antaŭ ol li konstatis mian apudeston; sed dum mi levis la brakon mi pensis pri Tars Tarkas, kaj malgraŭ kolero kaj malamo, mi ne povis prirabi lin pri la dolĉa momento, por kiu li tiel longe vivis kaj esperis dum la jaroj. Anstataŭe, do, mi svingis mian bravan dekstran pugnon rekte al la pinto de lia mentono. Silente li glitfalis al la planko, kiel mortinto.
Same mortsilente mi prenis la manon de Deja Toris, kaj gestante al Solla, ke ŝi sekvu, ni rapidis el la ĉambrego, al la supra etaĝo plej proksima. Nevidite ni atingis malantaŭan ĉambron, kaj per la rimenoj kaj ledaĵoj de miaj ornamaĵoj mi donis unue al Deja Toris kaj poste al Solla kondukilon al la tero malsupre. Lasinte min faleti sekve, mi tiris ilin rapide ĉirkaŭ la korto en la ombrojn de la konstruaĵoj, kaj tiel ni reiris laŭ la sama vojo, kiun mi sekvis, kiam mi venis de la malproksima limo de la civito.
Fine ni venis al miaj toatoj en la korto, kie mi lasis ilin, kaj metinte niajn ledaĵojn sur ilin, ni rapidis tra la konstruaĵo al la pretera avenuo. Solla prenis unu beston por surrajdo, kaj Deja Toris sidis post mi sur la alia, kaj ni forlasis la civiton de Tark, ek al la sudo, tra la montetoj.
Anstataŭ rondiri retroen ĉirkaŭ la civito al nordokcidento kaj al la plej proksima akvovojo, ni turnis nin al nordoriento kaj ekiris sur la muska dezertaĵo, trans kiu, en la distanco de tricent kvindek kilometroj, kuŝis alia ĉefvojo kondukanta al Heliumio.
Ni diris neniun vorton, ĝis ni lasis la civiton malproksima post ni, sed mi povis aŭdi la ploradon de Deja Toris, dum ŝi tenis sin al mi per la brakoj, kun la kara kapo kuŝanta sur mia ŝultro.
”Se ni atingos tien, mia ĉefulo, la ŝuldo de Heliumio estos grandega, pli granda, ol iam oni povos pagi al vi.
Kaj se ni ne atingos,” ŝi daŭrigis, ”la ŝuldo estos same granda, malgraŭ tio, ke Heliumio neniam scios, ĉar la idon de ĝia reĝa familio vi savis de sorto pli malhonora ol morto.”
Mi ne respondis, sed anstataŭe metis mian manon al la flanko, kaj premis la etajn fingrojn de ŝi, kiun mi amas, dum ili premis sin al mi por subteno. Poste en silento ni rapidis sur la flava, lunlumigata musko, ĉiu okupata de siaj propraj pensoj. Mi mem nature sentis min ĝojplena, kun la varma korpo de Deja Toris premata al la mia, kaj malgraŭ la tuta danĝero kuŝanta antaŭ ni, mia koro kantis gaje kvazaŭ jam ni estus enirantaj la pordegojn de Heliumio.
Pro la fiasko de niaj antaŭaj planoj ni nun trovis nin sen manĝo kaj trinko, kaj la sola armito estis mi. Tial ni rapidigis niajn bestojn laŭ grado, kiu nepre malfortigus ilin multe, antaŭ ol ni povus esperi vidi la finon de la unua etapo de nia vojaĝo.
Ni rajdis dum la tuta nokto kaj la tuta posta tago, kun nur kelkaj mallongaj ripoztempoj. En la dua nokto ni ĉiuj, homoj kaj bestoj, estis treege lacaj, kaj ni ekkuŝis sur la musko, kaj dormis dum kvin aŭ ses horoj. Ni ree ekiris denove antaŭ taglumo. Ni rajdis dum la tuta posta tago, kaj kiam, malfrue en la posttagmezo, ni vidis nenie arbojn sur la horizonto, nenie signojn de la grandaj akvovojoj de Barsumo, ni konstatis la teruran veron. Ni estas perditaj.
Evidente ni estis vojaĝintaj ĉirkle, sed ne eblis juĝi, laŭ kiu direkto, eĉ la afero ŝajnis stranga, konsiderante, ke tage troviĝis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kaj steloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ĉiuj preskaŭ estis falantaj pro manko de manĝo, trinko kaj ripozo. Malproksime antaŭ ni, iom maldekstre, ni povis vidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penos atingi ilin, esperante ke de ia altaĵo ni povos vidi la serĉatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antaŭ ol ni atingis nian celon, kaj preskaŭ mortaj pro laceco kaj malforteco ni kuŝigis kaj dormis.