Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.
Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”
“Jes, mi esti multe ĝoja tie.”
“Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”
“Ne, ne, mi diri bonaĝi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”
“Kial, ili vin mortigus?”
“Ne, ne mortigus, lerni ami.”
Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.
“Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”
Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”
“Se mi iros? Ili min manĝos.”
“Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”
Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.
“Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris
“Vi kolera je mi, kial?”
“Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”
“Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”
“Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”
“Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”
“Kaj kion mi povos fari tie?”
“Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al Dio, vivi bone.”
Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.
Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.
Nun; irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.
Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis, por lin mortigi.
“Ĉu vi povas batali?” mi demandis.
“Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!”
“Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos ordonita?”
“Mi morti, kiam vi diri morti.”
Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.