Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutnigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.
Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.
Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.
Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.
Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:
“Kiuj vi estas, sinjoroj?”
Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”
La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”
“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sin- joro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficino.”
“Kien ili iris?” mi demandis.
“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”
“Ĉu ili havas pafarmilojn?”
“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”
“Nu, lasu al mi ĉion fari!”
“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la aliaj revetunigis la ŝipon.”
Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris, “Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”
Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”
Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.
Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.
Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭleble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.
Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri aŭ tri dudekoj.