Читаем Robinsono Kruso полностью

         Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

         La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin lasis.

         Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la marbordon sunvoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.

         Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

         Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutranĵo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

         Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.

         Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

         Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi bindojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

         Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

         Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

         Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la dom- tegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

         Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

         Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan revenĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar monatoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Тропою испытаний. Смерть меня подождет
Тропою испытаний. Смерть меня подождет

Григорий Анисимович Федосеев (1899–1968) писал о дальневосточных краях, прилегающих к Охотскому морю, с полным знанием дела: он сам много лет работал там в геодезических экспедициях, постепенно заполнявших белые пятна на карте Советского Союза. Среди опасностей и испытаний, которыми богата судьба путешественника-исследователя, особенно ярко проявляются характеры людей. В тайге или заболоченной тундре нельзя работать и жить вполсилы — суровая природа не прощает ошибок и слабостей. Одним из наиболее обаятельных персонажей Федосеева стал Улукиткан («бельчонок» в переводе с эвенкийского) — Семен Григорьевич Трифонов. Старик не раз сопровождал геодезистов в качестве проводника, учил понимать и чувствовать природу, ведь «мать дает жизнь, годы — мудрость». Писатель на страницах своих книг щедро делится этой вековой, выстраданной мудростью северян. В книгу вошли самые известные произведения писателя: «Тропою испытаний», «Смерть меня подождет», «Злой дух Ямбуя» и «Последний костер».

Григорий Анисимович Федосеев

Приключения / Путешествия и география / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза
Сафари
Сафари

Немецкий писатель Артур Гайе до четырнадцати лет служил в книжном магазине и рано пристрастился к описаниям увлекательных путешествий по дальним странам. По вечерам, засыпая в доме деспотичного отчима, он часто воображал себя то моряком, то предводителем индейских племен, то бесстрашным первооткрывателем неведомых земель. И однажды он бежал из дома и вскоре устроился юнгой на китобойном судне, отходившем в Атлантический океан.С этой минуты Артур Гайе вступил в новую полосу жизни, исполненную тяжелого труда, суровых испытаний и необычайных приключений в разных уголках земного шара. Обо всем увиденном и пережитом писатель рассказал в своих увлекательнейших книгах, переведенных на многие языки Европы и Америки. Наиболее интересные из них публикуются в настоящем сборнике, унося читателя в мир рискованных, головокружительных приключений, в мир людей героической отваги, изумительной предприимчивости, силы и мужества.В сборник включена также неизвестная современному читателю повесть Ренэ Гузи «В стране карликов, горилл и бегемотов», знакомящая юного читателя с тайнами девственных лесов Южной Африки.

Александр Павлович Байбак , Алексей Викторович Широков , Артур Гайе , Михаил Николаевич Грешнов , Ренэ Гузи , Сергей Федорович Кулик

Фантастика / Приключения / Путешествия и география / Технофэнтези / Фэнтези / Социально-философская фантастика / Природа и животные