Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin.
Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn.
Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.
Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.
Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.
Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe neniam vidis.
Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.
Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.
Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reĝoj por batalegi.
“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li rediris, “por ke vi vidu batalegon.”
Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en mortkitilon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.
Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.
Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.
Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.
Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ek- veturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.