Читаем Robinsono Kruso полностью

         Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi rakonton, kaj rigardinte la illustraĵojn.

         Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan kanan palisaron, por ekster- adi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Ĉingo.

         Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.

         Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda, ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la rugaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo.

         Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĝunkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia cefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

         Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn. kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn.

         Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon.

         Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda.

         Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko, ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

         Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

         Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti.

         Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas, sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras arege.

         Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Тропою испытаний. Смерть меня подождет
Тропою испытаний. Смерть меня подождет

Григорий Анисимович Федосеев (1899–1968) писал о дальневосточных краях, прилегающих к Охотскому морю, с полным знанием дела: он сам много лет работал там в геодезических экспедициях, постепенно заполнявших белые пятна на карте Советского Союза. Среди опасностей и испытаний, которыми богата судьба путешественника-исследователя, особенно ярко проявляются характеры людей. В тайге или заболоченной тундре нельзя работать и жить вполсилы — суровая природа не прощает ошибок и слабостей. Одним из наиболее обаятельных персонажей Федосеева стал Улукиткан («бельчонок» в переводе с эвенкийского) — Семен Григорьевич Трифонов. Старик не раз сопровождал геодезистов в качестве проводника, учил понимать и чувствовать природу, ведь «мать дает жизнь, годы — мудрость». Писатель на страницах своих книг щедро делится этой вековой, выстраданной мудростью северян. В книгу вошли самые известные произведения писателя: «Тропою испытаний», «Смерть меня подождет», «Злой дух Ямбуя» и «Последний костер».

Григорий Анисимович Федосеев

Приключения / Путешествия и география / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза
Сафари
Сафари

Немецкий писатель Артур Гайе до четырнадцати лет служил в книжном магазине и рано пристрастился к описаниям увлекательных путешествий по дальним странам. По вечерам, засыпая в доме деспотичного отчима, он часто воображал себя то моряком, то предводителем индейских племен, то бесстрашным первооткрывателем неведомых земель. И однажды он бежал из дома и вскоре устроился юнгой на китобойном судне, отходившем в Атлантический океан.С этой минуты Артур Гайе вступил в новую полосу жизни, исполненную тяжелого труда, суровых испытаний и необычайных приключений в разных уголках земного шара. Обо всем увиденном и пережитом писатель рассказал в своих увлекательнейших книгах, переведенных на многие языки Европы и Америки. Наиболее интересные из них публикуются в настоящем сборнике, унося читателя в мир рискованных, головокружительных приключений, в мир людей героической отваги, изумительной предприимчивости, силы и мужества.В сборник включена также неизвестная современному читателю повесть Ренэ Гузи «В стране карликов, горилл и бегемотов», знакомящая юного читателя с тайнами девственных лесов Южной Африки.

Александр Павлович Байбак , Алексей Викторович Широков , Артур Гайе , Михаил Николаевич Грешнов , Ренэ Гузи , Сергей Федорович Кулик

Фантастика / Приключения / Путешествия и география / Технофэнтези / Фэнтези / Социально-философская фантастика / Природа и животные