Читаем Robinsono Kruso полностью

         Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.

         La malfeliĉuloj treege gojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.

         Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.

         Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kultuniĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artvenko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.

         Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.

         La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.

         Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

         Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.

         Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”

         Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

         Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

         Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas.

         Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.

         La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

         Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Тропою испытаний. Смерть меня подождет
Тропою испытаний. Смерть меня подождет

Григорий Анисимович Федосеев (1899–1968) писал о дальневосточных краях, прилегающих к Охотскому морю, с полным знанием дела: он сам много лет работал там в геодезических экспедициях, постепенно заполнявших белые пятна на карте Советского Союза. Среди опасностей и испытаний, которыми богата судьба путешественника-исследователя, особенно ярко проявляются характеры людей. В тайге или заболоченной тундре нельзя работать и жить вполсилы — суровая природа не прощает ошибок и слабостей. Одним из наиболее обаятельных персонажей Федосеева стал Улукиткан («бельчонок» в переводе с эвенкийского) — Семен Григорьевич Трифонов. Старик не раз сопровождал геодезистов в качестве проводника, учил понимать и чувствовать природу, ведь «мать дает жизнь, годы — мудрость». Писатель на страницах своих книг щедро делится этой вековой, выстраданной мудростью северян. В книгу вошли самые известные произведения писателя: «Тропою испытаний», «Смерть меня подождет», «Злой дух Ямбуя» и «Последний костер».

Григорий Анисимович Федосеев

Приключения / Путешествия и география / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза
Сафари
Сафари

Немецкий писатель Артур Гайе до четырнадцати лет служил в книжном магазине и рано пристрастился к описаниям увлекательных путешествий по дальним странам. По вечерам, засыпая в доме деспотичного отчима, он часто воображал себя то моряком, то предводителем индейских племен, то бесстрашным первооткрывателем неведомых земель. И однажды он бежал из дома и вскоре устроился юнгой на китобойном судне, отходившем в Атлантический океан.С этой минуты Артур Гайе вступил в новую полосу жизни, исполненную тяжелого труда, суровых испытаний и необычайных приключений в разных уголках земного шара. Обо всем увиденном и пережитом писатель рассказал в своих увлекательнейших книгах, переведенных на многие языки Европы и Америки. Наиболее интересные из них публикуются в настоящем сборнике, унося читателя в мир рискованных, головокружительных приключений, в мир людей героической отваги, изумительной предприимчивости, силы и мужества.В сборник включена также неизвестная современному читателю повесть Ренэ Гузи «В стране карликов, горилл и бегемотов», знакомящая юного читателя с тайнами девственных лесов Южной Африки.

Александр Павлович Байбак , Алексей Викторович Широков , Артур Гайе , Михаил Николаевич Грешнов , Ренэ Гузи , Сергей Федорович Кулик

Фантастика / Приключения / Путешествия и география / Технофэнтези / Фэнтези / Социально-философская фантастика / Природа и животные