Читаем Tiel do rakontoj полностью

Tiel do rakontoj

Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), Brito, naskiĝis en Bombajo en la tiama Brita Hindujo kaj edukiĝis tie kaj en Britujo. Li laboris kelkajn jarojn kiel ĵurnalisto en Hindujo kaj poste loĝis en Usono kaj Britujo. Li famiĝis per noveloj kaj per patriotismaj, imperiismaj poemoj. Nun li estas ankoraŭ fama pro siaj infanlibroj: "Ĝangalo-libroj", "Kim", "Tiel do-rakontoj". Li ricevis la Nobelpremion por literaturo en 1907.

Rudyard Kipling

Детская литература18+

Rudyard Kipling

Tiel do

Rakontoj

Versio por Esperanto-bultenejoj. Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto: Wouter Pilger, Leekerhoek 26, NL-8223 ZS Lelystad (fidonet 2:283/323) (prefere skribu papere...)

Ĉi tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata utiligo. Ĉia alia komerca aŭ nekomerca utiligo de ĉi tiu teksto, tute aŭ parte, ĉu en elektronika aŭ en surpapera aŭ en kia ajn alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj estas kontraŭa al leĝoj kaj konvencioj! Ĉiuokaze ĉia multobligo aŭ publikigo — krom senpagaj alŝuto al bultenejo aŭ ftp-ejo, transŝuto inter bultenejoj aŭ ftp-ejoj, kaj elŝuto el bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo — estas malpermesita. Eksplicite ĉia disponigo de surpapera versio al triaj personoj, eĉ se senpage, kaj ĉia disponigo de ajna versio kontraŭ pago, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj, estas malpermesitaj.

Se vi ŝatus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn desegnis la aŭtoro, simple mendu la libron ĉe via kutima libroservo.

Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, ĉi tiuj tradukoj ekestis kiel parolaj tradukoj. Laŭ mi, la rakontoj plej bone efikas kiam vi — post iom da ekzercado, eble — laŭtlegas ilin al iu. Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al paĝo 63.

La tradukinto.

Tiel do rakontoj

Malnovaj mezuroj: mejlo proksimume unu kaj duona kilometro jardo proksimume unu metro futo proksimume tridek centimetroj funto proksimume duona kilogramo unco proksimume tridek gramoj

Al la plenkreskuloj: Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la grandpersonoj ĉiam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje troviĝas vortoj kaj frazaĵoj uzataj ne-tute-laŭ-PIV-kaj-PAG. Ekzemple: "incitiĝi" por "ekscitiĝi", "tikli" por "juki", "nek" por "ne". Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo. Eĉ pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj — kaj la lingvo estas ankaŭ ilia propraĵo. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "ĝusta, nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro... incitiĝu. Krome, iuj vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" — vi povas serĉi ilin en vortaroj kaj enciklopedioj, sed ĉu tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi deĉifri (kaj estos s'prizo, kiel dirus Tafinjo) — aŭ ne.

La tradukinto.

Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon

IAM, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis per sia buŝo — tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?"

"Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?"

"Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca."

"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron per sia vosto.

"Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi ne forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)

Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi nepre ne forgesu), kaj la poŝ-tranĉilon. — Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn — tiel, kaj turniĝis trifoje sur sia vosto.

Перейти на страницу:

Похожие книги