Читаем Tiel do rakontoj полностью

En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-freŝa, kaj la Bestoj ĵus komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj ĝi vivis en la mezo de la Hurla Dezerto ĉar ĝi ne volis labori; kaj cetere, ĝi estis mem Hurlanto. Do ĝi manĝis branĉojn kaj dornojn kaj tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare nenionfarante; kaj kiam iu parolis al ĝi, ĝi diris "Ĝif!" Nur "Ĝif!" kaj ne pli.

Okazis ke la Ĉevalo venis al ĝi, iun lundon matene, kun selo sur sia dorso kaj bridstango en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu kaj trotu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Ĉevalo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Hundo venis al ĝi, kun bastono en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Bovo venis al ĝi, kun jugo sur sia nuko, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo.

Je la fino de la tago la Homo kunvokis la Ĉevalon kaj la Hundon kaj la Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre bedaŭras por vi (en mondo tiel nova-kaj-freŝa); sed tiu Ĝif-afero en la Dezerto ne povas labori, aliokaze ĝi jam estus nun ĉi tie, do mi lasos ĝin tie, kaj vi devos labori duoblan tempon por kompensi."

Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-freŝa), kaj ili faris palavron, kaj indaba-on kaj punĉajet-on, kaj paŭ-vaŭ-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis maĉante lakto-kaj-silko-planton plej 'strordinare nenionfarante, kaj ridis pri ili. Tiam ĝi diris "Ĝif!" kaj foriris denove.

Okazis ke preterpasis la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj, ruliĝante en polvo-nubo (Ĝinoj ĉiam vojaĝas tiumaniere ĉar tio estas magio), kaj li haltis por palavri kaj paŭvaŭi kun la Triopo.

"Ĝino de Ĉiuj Dezertoj," diris la Ĉevalo, "ĉu estas ĝuste ke iu ajn estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-freŝa?"

"Certe ne," diris la Ĝino.

"Nu," diris la Ĉevalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto (kaj ĝi estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj ĝi ne faris ian ajn laboron depost lunde matene. Ĝi ne volas troti."

"Feŭ!" diris la Ĝino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je ĉiu oro en Arabujo! Kion ĝi diras pri tio?"

"Ĝi diras "Ĝif"!" diris la Hundo; "kaj ĝi ne volas preni kaj porti."

"Ĉu ĝi diras ion alian?"

"Nur "Ĝif"!; kaj ĝi ne volas plugi," diris la Bovo.

"Tre bone," diris la Ĝino. "Mi ĝifos ĝin se vi bonvolos atendi minuton."

La Ĝino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan, rigardantan sian propran bildon en flako da akvo.

"Mia longa kaj bobela amiko," diris la Ĝino, "kion do mi aŭdas pri vi faranta neniun laboron, en ĉi tiu mondo tiel nova-kaj-freŝa?"

"Ĝif!" diris la Kamelo.

La Ĝino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako.

"Vi kaŭzis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro via 'strordinara nenionfarado," diris la Ĝino; kaj li daŭrigis pensi Magiaĵojn, kun la mentono en sia mano.

"Ĝif!" diris la Kamelo.

"Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la Ĝino; "vi povus diri tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru."

Kaj la Kamelo diris "Ĝif!" denove; sed apenaŭ ĝi estis dirinta tion kiam ĝi vidis ke la dorso, pri kiu ĝi tiel fieris, pufiĝas kaj pufiĝas kaj fariĝas granda ĝeleca ĝifo.

"Ĉu vi vidas tion?" diris la Ĝino. "Tio estas via tute propra ĝifo kiun vi kaŭzis al vi mem per ne-laborado. Hodiaŭ estas ĵaŭdo, kaj vi ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komenciĝis. Nun vi eklaboros."

"Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun ĉi tiu ĝifo sur mia dorso?"

"Estas tiel celite," diris la Ĝino, "ĝuste ĉar vi maltrafis tiujn tri tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen manĝado, ĉar vi povas vivi de via ĝifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. Ĝifu vin!"

Kaj la Kamelo ĝifis sin, kune kun sia ĝifo, kaj foriris al la Triopo. Kaj ekde tiu tago ĝis la nuna, la Kamelo ĉiam portas ĝifon (ni nun nomas ĝin "ĝibo", por ne dolorigi ĝiajn sentojn); sed ĝi neniam sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn ĝi maltrafis en la komenco de la mondo, kaj ĝi neniam ĝis nun lernis konduti bone.

Перейти на страницу:

Похожие книги