Читаем Tiel do rakontoj полностью

Kaj la Rinocero surmetis sian haŭton. Ĝi butonis ĝin per la tri butonoj, kaj ĉio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam ĝi volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam ĝi ekkuŝis sur la sablojn kaj ruliĝis kaj ruliĝis kaj ruliĝis, kaj ĉiufoje kiam ĝi ruliĝis la kukeroj tiklis ĝin pli kaj pli kaj pli. Tiam ĝi kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontraŭ tiu. Ĝi frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la haŭto super la ŝultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaŭe estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur ĝiaj kruroj. Kaj tio fuŝis ĝian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de ĝia haŭto kaj ili tiklis. Do ĝi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago ĝis la nuna ĉiu rinocero havas grandajn faldojn en sia haŭto kaj tre malbonan humoron, ĉio pro la kukeroj interne.

Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian ĉapelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Paŝtejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marĉoj.

Jen la bildo de la Parsio kiu komencas manĝi sian kukon sur la Neloĝata Insulo en la Ruĝa Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Neloĝata Interno, kiu, kiel vi laŭvere povas vidi, estas tute roka. La haŭto de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas ĝin estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirlaĵoj sur la ĉapelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, ĉar se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kuŝas sur la sablo en la antaŭo apartenis al unu el la batalĉaroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Ruĝan Maron. La Parsio trovis ĝin, kaj konservis ĝin por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalĝi' Pugalĝi', kaj la Rinocero nomiĝis Strorkso, ĉar ĝi spiris tra sia buŝo anstataŭ tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.

Jen la Parsio Pestalĝi' Pugalĝi' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu baniĝas apud la strando de la Komplete Neloĝata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian haŭton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la haŭton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos ĝin. La haŭto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi ĝin. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan ĉapelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas tranĉilon en sia mano por tranĉi sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de ŝipoj kiuj pereis ŝipante laŭ la Ruĝa Maro; sed ĉiuj pasaĝeroj estis savitaj kaj iris hejmen.

La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta ŝipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniĝanta sen sia haŭto. Strorkso estis sub sia haŭto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.

<p>Kiel la unua letero estis skribata</p>

Oni ne scias antaŭ kiom longe — en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."

Nun atentu kaj aŭskultu!

Перейти на страницу:

Похожие книги