Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo, sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. Mi pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas 'fendita?"
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ridetis. Li pensis: "Ŝajnas ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ĉi tiu eksterordinara infano, kiu prenas mian magian ŝarkodenton sed ne ŝvelas aŭ eksplodas, diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li estas eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min."
"Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufiĉe skrape, "nun mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Paĉjo volas havi en vian manon, nur por memorigi ke vi alportu ĝin. Nun mi montros al vi kiel atingi la loĝ-adreson de Panjo. Vi iru ĝis vi alvenos ĉe du arboj (jen la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi venos al kastoro-marĉo plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn kastorojn, ĉar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marĉon. Atentu ke vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantaŭ la kastoro-marĉo. Ĝi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Ŝi estas belega. Ŝi estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed ŝi ne estos 'fendita kiam ŝi vidos ke mi desegnis ŝin tiel krude. Ŝi estos kontenta de mi ĉar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi desegnis la sagon kiun Paĉjo volas ekster nia Kavo. Ĝi fakte estas interne, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj ŝi donos ĝin al vi. Mi desegnis ŝin kun levitaj brakoj, ĉar mi scias ke ŝi estos tre kontenta vidi vin. Ĉu ne belega bildo? Kaj ĉu vi bone komprenas, aŭ ĉu mi 'spliku denove?"
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) rigardis al la bildo kaj tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon de ĉi tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de siaj malamikoj kiuj venas de ĉiuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas kial la eminenta Tribestro ŝajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj malamikoj kaŝiĝas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesaĝon al mi. Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la saĝan kaj miraklan infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilaĵojn. Mi iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li eĉ ne demandis Tafinjon pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la betulo-ŝelo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta.
Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li!
"Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian sagon kaj singarde svingis ĝin tien kaj reen.
"Estas iu priaranĝo de mia flanko, kara Paĉjo," diris Tafinjo. "Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri ĝi post mallonga tempo, kaj vi surpriziĝos. Vi ne scias kiel multe vi surpriziĝos, Paĉjo! Promesu ke vi surpriziĝos."
"Tre bone," diris Tegumo, kaj daŭrigis fiŝkaptadon.
La Fremdulo-viro — ĉu vi sciis ke li estis Tevaro? — forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, ĝis tute hazarde li trovis Teŝumaj Tevindraŭ sidantan ĉe la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lunĉo. Tafinjo tre similis al Teŝuma, precipe pri la supra parto de la vizaĝo kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro — daŭre pura Tevaro — ridetis ĝentile kaj transdonis al Teŝuma la betulo-ŝelon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti ĝentila.