"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo malferma. Diru ĝin denove, mi petas."
"Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia."
"Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. Ja diru aa, Paĉjo, kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman."
"Kial?" diris ŝia Paĉjo.
"Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo — se Panjo ne protestos — ĝi memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono — same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre."
"Ĉu vere?" diris ŝia Paĉjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. "Daŭrigu, Tafinjo."
"Aĥ fuŝe!" ŝi diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fiŝon, sed mi povas desegni ion kio indikas buŝon de karpo-fiŝo. Ĉu vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre serĉantaj en la koto? Nu, jen estas kvazaŭa karpo-fiŝo (ni povas ludi ke la resto de ĝi ankaŭ estas desegnita). Jen nur ĝia buŝo, kaj tio signifas aa." Kaj ŝi desegnis jenon. (1)
"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankaŭ mem sur sia propra peco da betulo-ŝelo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans ĝia buŝo."
"Sed mi ne kapablas desegni, Paĉjo."
"Vi bezonas desegni nenion krom la malfermaĵo de ĝia buŝo kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiŝo, ĉar perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis jenon. (2)
"Nun mi kopios ĝin," diris Tafinjo. "Ĉu vi komprenos tion ĉi kiam vi vidos ĝin?" Kaj ŝi desegnis jenon. (3)
"Perfekte," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos ĝin ie ajn, kvazaŭ vi estus elsaltinta de malantaŭ arbo kaj dirinta "Aa!" "
"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.
"Jaa!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.
"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la aa-karpo-fiŝo-buŝo; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? Je-je-je kaj aa! Jaa!"
"Ĝi ja similas al la karpo-fiŝo-buŝo-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fiŝo kaj ligu ilin," diris ŝia Paĉjo. Ankaŭ li estis sufiĉe incitita.
"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu ĝin aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fiŝo, sed la hokon per kiu ni foje kaptas ĝin," diris Tafinjo.
"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fiŝ-hoko por la je-sono." Kaj li desegnis jenon. (4)
"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Paĉjo. Ĉu sufiĉos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?" Kaj ŝi desegnis jenon. (5)
Ŝia Paĉjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citiĝo.
"Belege," ŝi diris. "Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."
"Oo!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.
"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buŝon ronda kiel ovo aŭ ŝtono. Do ovo aŭ ŝtono taŭgos por tio."
"Oni ne ĉiam povas trovi ovon aŭ ŝtonon. Ni devos grati ion rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)
"Kara ĉielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, — karpo-buŝo, fiŝ-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."
"Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.
"Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo.
"E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti ĝenata."
"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7)
"Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi scios ke vi volas ke mi paŝu plej muse-kviete, por ne skui la bordon."
"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis la grandan sekreton de la mondo."
"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo.
"Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"
"Kompreneble ja, kaj tio signifas ankaŭ "rivero" — kiel Vagaj-ja — rivero Vagajo."
"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin — nigra akvo — marĉo-akvo?"
"Kompreneble jo."
"Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8)