Tuj kiam Teŝuma vidis la bildon ŝi ekkriĉis kiel io kaj saltis kontraŭ la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Teŝuma tiris liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizaĝo de ĉi tiu Fremdulo-viro," ŝi diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke ŝiaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi korŝiran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!" Ŝi montris la bildon al ĉiuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por ĵeti; jen alia viro ĵetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) "venantaj malantaŭ Tegumo. Ĉu ne ŝoke!"
"Treege ŝoke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Reeĥajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ĉiujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ĉiujn Negusojn, Vunojn kaj Aĥundojn de la organizaĵo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antaŭ ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li kaŝis la povran Tafinjon.
Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fariĝis vere ĝenita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufiĉe dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj ŝtonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tuŝintaj kaj bate puŝintaj lin ĝis li apenaŭ povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preskaŭ certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris ĝis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiĝinta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-ĉenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago.
"Nu, vi ja estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Paĉjo, jen mia surprizo. Ĉu vi surpriziĝis, Paĉjo?"
"Tre," diris Tegumo; "sed tio fuŝis mian fiŝadon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, plaĉa, pura, trankvila Tribo estas ĉi tie, Tafinjo?"
Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Teŝumaj Tevindraŭ kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Ĉefa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ĉiuj armitaj ĝis la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Taĉmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Aĥundoj iom pli malantaŭe (ankaŭ ili armitaj ĝis la dentoj). Post ili la Tribo en hierarĥia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por ĉiu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, ĝis feŭdaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Ĉu ĉio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ĉiuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ĉiujn fiŝojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratoraĵo.
Tiam Teŝumaj Tevindraŭ alkuris kaj kisis kaj ĉirkaŭbrakis Tafinjon vere tre multe; sed la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ĉe la verto-volvaĵaj plumoj kaj skuis lin severe.
"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.
"Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo."
"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo," diris Tafinjo. "Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"
Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.
"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Teŝumaj Tevindraŭ.
"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"
"Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, — "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj."
"E... um... — Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte.
"Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?"
"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu.
"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.