Читаем Tiel do rakontoj полностью

Jen la bildo de la Ĝino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis la Ĝifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia fingro, kaj tiu fariĝis firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li faris ovon — vi povas vidi ilin je la subo de la bildo — kaj krome estis magia kukurbo kiu ŝanĝiĝis al granda blanka flamo. Tiam la Ĝino prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon ĝis la flamo ŝanĝiĝis al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre amikeca Magio, kvankam ĝi devis doni Ĝifon al la Kamelo ĉar la Kamelo estis mallaborema. La Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj estis la plej amika de ĉiuj Ĝinoj, do li vere neniam farus ion malamikecan.

Jen la bildo de la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj kondukanta la Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo manĝas branĉon de akacio, kaj ĝi ĵus finis diri "ĝif" unu fojon tro (la Ĝino estis dirinta ke ĝi faros), kaj tial la Ĝifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la Ĝifon sur ĝia ŝultro. La Ĝifo akordiĝas al la plata parto de la dorso de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al ĝi.

Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-freŝa. Estas du fumantaj vulkanoj en ĝi, iuj aliaj montoj kaj iuj ŝtonoj kaj lago kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj, kaj ankaŭ la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni ĉiujn dezertojn pri kiuj la Ĝino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed ĝi estas tre dezerta dezerto.

<p>Kiel la rinocero ekhavis sian haŭton</p>

Origine, iam antaŭ longe, sur neloĝata insulo ĉe la bordo de la Ruĝa Maro, vivis Parsio de kies ĉapelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ĉe la Ruĝa Maro kun nenio krom sia ĉapelo kaj sia tranĉilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tuŝu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. Ĝi ververe estis Supera Komestiblo (tio estas Magio), kaj li metis ĝin sur la fornon ĉar al li estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis ĝin kaj bakis ĝin ĝis ĝi estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed ĝuste kiam li estis manĝonta ĝin, venis sur la strandon el la Komplete Neloĝata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la haŭto de la Rinocero sufiĉe glate akordiĝis al ĝia korpo. Ĝi ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, ĝi ne bone kondutis tiam, kaj ĝi ne bone kondutas nun, kaj ĝi neniam bone kondutos. Ĝi diris: "Haŭ!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia ĉapelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruliĝis en la sablon, kaj ĝi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj ĝi manĝis ĝin, kaj ĝi foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Neloĝata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarĝa Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur ĝiajn piedojn kaj recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: -

Kiu la kukojn atakasKiujn la Parsio-viro bakasTiu la malfeliĉon elpakas.Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus.

Ĉar, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ĉe la Ruĝa Maro, kaj ĉiuj malvestis ĉiujn vestaĵojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian ĉapelon; sed la Rinocero demetis sian haŭton kaj portis ĝin sur la ŝultro kiam ĝi venis al la strando por baniĝi. En tiu tempo la haŭto butoniĝis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, ĉar ĝi estis manĝinta ĝin tute; kaj ĝi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. Ĝi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian haŭton sur la strando.

Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la haŭton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje ĉirkaŭis lian vizaĝon. Tiam li dancis trifoje ĉirkaŭ la haŭto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian ĉapelon per kukeroj, ĉar la Parsio manĝis neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun haŭton, kaj li trenis tiun haŭton, kaj li trotis tiun haŭton, kaj li frotis tiun haŭton kaj plenigis ĝin per malnovaj, malfreŝaj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom ĝi entute povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis ĝis la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos ĝin.

Перейти на страницу:

Похожие книги