Moderna edukado forte baziĝas sur materialaj valoroj. Edukante la cerbon de niaj infanoj ni nepre ne malatentu eduki iliajn korojn, ĉefan elementon de tio, kio devas esti la nutrado de nia kompatema naturo.
Vera kompato estas ne nur emocia reago sed necedebla devigo fondita sur racio. Sekve nia kompato por aliaj ne ŝanĝas eĉ se ili negative kondutas. Nia sento de respondeco por aliaj estigas deziron helpi ilin ageme superi iliajn malfacilaĵojn.
Nia vizito al tiu ĉi planedo estas mallonga, do ni devus uzi nian tempon kun signifo. Tion ni povas fari helpante aliajn kie ajn eblas. Kaj se ni ne povas helpi aliajn, ni almenaŭ devus provi ne krei doloron kaj suferon por ili.
Ni devus praktiki montrante inklinon kaj helpante unu la alian. Estas eraro ĉasi feliĉon kaj strebi eviti suferadon per trompado kaj humiligado de aliaj homoj. Ni devas provi atingi feliĉon kaj forigi suferadon per konsideremo kaj bonkoreco.
Ĉiuj pozitivaj statoj de menso kiel amo, kompato, klarvido ktp havas tiun kvaliton, ke vi povas plibonigi ilian kapablon kaj pliigi ilian eblon ĝis senlima nivelo, kaze ke vi regule praktikas ilin per trejnado kaj kreskigo de konstanta familiareco al ili.
Tre gravas generi kiel eble plej multe bonan konduton kaj bonan koron. El tio alvenos feliĉo kaj tujtempe kaj longtempe ambaŭ por vi kaj aliaj.
Spirita praktiko unuflanke entenas konduton pri zorgo rilate al bonstato de aliaj. Ĝi aliflanke kondiĉas memtransformadon tiel ke ni pli volonte inklinas fari tion.
La unua malavantaĝo de kolero estas ke ĝi detruas la internan pacon; la dua estas ke ĝi misformas la vidon de la realo. Se ni pensas pri tio kaj ekkomprenas ke kolero estas vere malhelpa, ke ĝi estas nur detrua, ni povas komenci malproksimiĝi de kolero.
“Kiel trejni nian menson” - LSDL priskribas kiel trejni nian menson por prilabori detruajn emociojn en tiu ĉi anglalingva video el kunveno kun grupo el Barato ĉe la loĝejo en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo, Barato) la 11-an de februaro 2019.
Sento de kontenteco estas ĉefa por esti feliĉa. Fizika sano, materiala riĉeco kaj amikoj kontribuas al tio, sed kontenteco regas niajn rilatojn kun ili ĉiuj.
Mi sentas min optimisma pri la estonteco ĉar la homaro ŝajne kreskas pli matura; sciencistoj pli atentas pri niaj internaj valoroj, pri studado de la menso kaj emocioj. Estas klara deziro al paco kaj zorgo pri la medio.
La fonto de feliĉa vivo estas ene de ni. En multaj partoj de la mondo ĝenuloj ofte estas sufiĉe bone instruitaj, do ni bezonas ne nur edukadon. Kion ni bezonas, tio estas atento al internaj valoroj.
Ni ne efektivigos pacon en la mondo nur preĝante por ĝi; ni devas paŝon post paŝo pritrakti la perforton kaj korupton kiuj interrompas pacon. Ni ne povas atendi ŝanĝon se ni ne ekagas.
Anglalingva mesaĝo de LSDL publikigita la 20-an de februaro en la usona revuo Harvard Business Review: “Kial estroj devus esti atentemaj, sindonemaj kaj kompatemaj”