La speco de konduto kiu vere estas spirita praktiko konsistas el eviti mensogadon kaj persisti en verdirado, nek humiligante nek mokante aliajn, estante humila kaj havante bonan koron kaj helpante aliajn.
Kiam ni estas sub la rego de kolero aŭ alligiteco, tiam ni estas limigitaj en nia kapablo preni plenan kaj realisman vidon de la situacio. Kiam la menso estas kompatema, tiam ĝi estas trankvila kaj ni kapablas uzi nian racio-senson praktike, realisme, kaj kun decideco.
Virinoj montriĝas pli sentemaj pri suferado de aliaj, dume batalistoj kiuj estas celebritaj pro mortigado de la kontraŭulojn preskaŭ ĉiam estas viroj. Ni bezonas vidi pli da virinoj en estraj roloj kaj pli proksime zorgantaj pri kompato-edukado. #InternationalWomensDay
Paco ne nur estas nura foresto de perforto aŭ tumulto. Estas tiam, kiam ekzistas eblo de konflikto, sed vi intence evitas perforton kaj adoptas metodojn por solvi la problemon per pacaj rimedoj. Tio estas vera paco.
Povas okazi ke ni sentas ke ni ne povas fari multe kiel individuoj sed la homaro konsistas el individuoj; ni povas fari diferencon. Kiel individuoj ni povas influi niajn proprajn familiojn. Niaj familioj povas influi niajn komunumojn kaj niaj komunumoj povas influi niajn naciojn.
Laborante por la bono de la homaro, mi ne pensas pri mi mem kiel tibetano aŭ budhisto, sed kiel homo. Ni devas pensi pri la tuto de la homaro. Esti homo estas la komuna tereno en niaj klopodoj krei pli bonan mondon, ĉar ni ĉiuj travivas dependante de aliaj.
Kunlaboro venas de amikeco, amikeco venas de fido, kaj fido venas de bonkoreco. Havante aŭtentikan zorgo-senton pri aliaj, ne plu estas loko por trompado, ĉikanado aŭ ekspluatado; anstataŭe vi povas esti honesta, vera kaj travidebla en via konduto.
La definitiva fonto de feliĉa vivo estas koro-varmeco. Eĉ bestoj iom montras senton de kompato. Kiam temas pri homoj, tiam kompato povas esti kombinita kun inteligenteco. Per aplikado de racio, kompato povas esti etendita al ĉiu el la 7 miliardoj da homoj.
Iu ajn ideo ke zorgo por aliaj, kvankam nobla kvalito, estas afero nur por niaj privataj vivoj, simple estas mallongvida. Kompato apartenas al ĉiu agadejo, kompreneble inkluzive la laborejon.
Ni devas lerni kiel taŭge uzi nian tempon. Gravas doni sencon al niaj vivoj. Ĉikanado kaj trompado de aliaj ja donas tujan rezulton, sed ili lasas ĉiampensantan senson de malbonstato. El mono ne rezultiĝas reala kontenteco, kontraŭe al kompato.
Depost infanĝardeno ni bezonas edukadon por fortigi internajn valorojn, ne nur ĉasi materialajn celojn. Ni bezonas enkonduki emocian higienon same kiel ni instruas korpan higienon. Ni tiel povas trakti la problemojn kiujn ni alfrontas, esperante fari el tio neperfortan jarcenton.
Tempo ĉiam antaŭen iras ; nenio povas haltigi ĝin. Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni povas formi la estontecon. Ju pli kompatema vi estas, des pli vi trovos internan pacon.