Tempo ĉiam antaŭen iras ; nenio povas haltigi ĝin. Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni povas plu lerni de ĝi. Kaj ni povas formi la estontecon, kreante pli pacan epokon, adoptante realisman vidpunkton, rekonante, ke ju pli kompatema vi estas, des pli vi trovos internan pacon.
Ĉar kolero kaj malpaco detruas nian mensan trankvilon, ili estas niaj veraj malamikoj. Kolero ruinigas nian sanon ; kompata konduto riparas ĝin. Se koleremo estus baza homa naturo, ne estus espero, sed ĉar nia naturo estas kompatemo, estas espero.
La junuloj de tiu ĉi 21-a jarcento nun reprezentas nian planedon. Ili havas la kapablon alporti ŝanĝon. Eĉ dum klimata ŝanĝo pliaktiviĝas, ili povas kunlabori en spirito de gefrateco por trovi kaj kundividi solvojn. Ili estas nia vera espero.
Mi estas iom skeptika pri tio, kion ni nomas benoj. Mi kredas, ke la definitiva fonto de benoj estas ene de ni. Bona motivo kaj honesto alportas memfidon, kiu altiras la fidon kaj respekton de aliaj. Tial la vera fonto de benoj estas en nia propra menso.
Nia inteligenteco helpas al ni regi la emociojn. Ekzemple, timo baziĝas sur malfido kaj manko de memfido. Aliflanke, se ni restas honestaj kaj veremaj, malfermaj kaj toleremaj, ni havos pli grandan memfidon kaj venkos timon.
LSDL sendas siajn gratulojn al la Imperiestro Naruhito pro sia supreniro al la trono de Japanujo kaj la krepusko de la nova Rejŭa-epoko. Anglalingva parolado:
Mensa transformo bezonas tempon, sed plifaciliĝas kun familiareco. Ne kovu nerealajn atendojn; ĝi ne rapide okazas. Ĝi postulas paciencon kaj determinon dum monatoj kaj jaroj, sed se vi daŭrigas ĝin, fine de via vivo vi estos kontenta