Читаем Учебник языка эсперанто полностью

agnoski <признать> amaso <масса>, <толпа>, <скопление> aspiri <стремиться> auxroro <утренняя заря> balta <балтийский> disko <диск>, <грампластинка> doloro <боль> ebria <пьяный>, <опьяненный> epoko <эпоха> fidela <верный>, <преданный> (malfideli <проявить неверность>, <изменить>) fiksi <установить>, <закрепить> (fiksauxskulti <вслушаться>) flamo <пламя> flui <течь> fremda <чужой>, <иностранный> gardi <хранить>, <беречь>, <стеречь> kasedo <кассета> komponi <сочинять музыку> konkeri <покорить> konsili <советовать> kvalito <качество> kvanto <количество> logi <манить>, <привлекать> mendi <заказать> ondo <волна> pasio <страсть>, <пыл> peni <стараться>, <пытаться>, <прилагать усилия> penetri <проникать> perei <погибнуть> (pereigi <погубить>) pluraj <несколько>, <довольно много> pola <польский> postuli <требовать> presi <печатать> provi <пробовать>, <пытаться> romanco <романс> simila <подобный>, <похожий> societo <общество>, <организация>, <объединение> surprizi <удивить>, <поразить> (surpriza <неожиданный>, <поразительный>) sxalti <включить> sxanco <случай>, <возможность>, <шанс> traduki <переводить> Varsovio <Варшава> vasta <обширный>, <просторный> (disvastigi <распространять>) veki <будить>, <пробуждать>

Без перевода: ekzemplero, konkurenco, latina, magnetofono, periodo, tradicio.

Текст

Kantoj, kantoj...

Unufoje, sidante cxe radioricevilo kaj auxskultante muzikon, mi subite atentis, ke mi komprenas vortojn de la kanto en fremda lingvo. Gxi similis al la itala aux latina lingvo, sed fiksauxskultinte, mi rimarkis, ke la kanto sonas en Esperanto. Tio estis disauxdigo de la Pola radio. Ekde tiu momento mi penas lauxeble ofte auxskulti Varsovion, la naskigxurbon de Esperanto, kiu ekde la 1959-a jaro plurfoje en cxiu tago disauxdigas en la Internacia lingvo. Kaj nemalofte mi havas bonsxancon auxdi kantojn en tiu belsona lingvo.

Baldaux post tio mi veturis en Baltan Esperanto-Tendaron (BET) en Estonio. Tie mi ekauxdis novajn kantojn kaj ecx konatigxis kun ties auxtoroj. Kaj dum la lastaj tendaraj tagoj mi verkis tekston de mia unua Esperanta kanto, kio postulis ne malmultajn penojn.

Komence kantoj estis malmultaj, tial ni kolektadis kaj gardadis cxiun, ecx se gxi ne tre bonkvalitis. Poste venis surpriza periodo, kiam verkado, tradukado kaj plenumado de Esperantaj kantoj ricevis amasan karakteron. Aperis pluraj auxtoroj tra la tuta lando. Ecx tiuj, kiuj sukcesis ellerni nur la bazon de la lingvo, ekprenis plumon kaj ekprovis verki. Kaj, oni devas agnoski, ne cxiam sensukcese. Aperis tioma kvanto de kantoj, ke ili devis elteni grandan konkurencon por veki cxies intereson, por konkeri cxies korojn, por penetri cxiujn Esperanto-klubojn, de Latvio gxis Kamcxatko.

Ekde tiam datigxas la neskribita tradicio - kunprenadi por la koncertoj en Esperanto-tendaroj cxefe novajn kantojn. Do cxar en cxiu tendaro okazas kelkaj koncertoj, gxiaj partoprenantoj forveturigas kelkdekon da novaj kantoj. En la tendaro okazas ankaux lernado de novaj kaj de jam konataj kantoj.

La kanto estas populariganto de nia vivmaniero. Tial Unio de sovetiaj societoj por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) en Moskvo komencis presadi kaj disvastigadi tra la tuta mondo kolektojn de kantoj de nialandaj komponistoj, kantoj el diversaj epokoj de nia historio. Mi memoras, kiel dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio ni disdonacis al la kongresanoj pli ol du mil ekzemplerojn de tia kantaro. Kaj la tuta kongreso kantis "Estu cxiam la suno!" en la Internacia lingvo. Rapide popularigxas diskoj kaj kasedoj kun originalaj kaj tradukitaj Esperantaj kantoj. Pluraj kluboj kunmetas siajn proprajn kantarojn.

Precipe belaj estas Esperantaj kantoj cxe lignofajro. Longe mi memoros nokton en Karpatoj, kiam ni sidis cxirkaux ardanta fajro, plenumante mendojn de niaj frumatene forveturontaj gekamaradoj. Gitaristoj lacigxadis kaj anstatauxadis unu la alian, de tempo al tempo nin kovradis nuboj, lumigataj de la flamo, sed kantoj fluadis onde, gxis aperis sur la horizonto la auxroro.

Pri kio kantas Esperantaj kantoj? Pri cxio plej bona - pri nia lando, pri la paco, pri la amikeco, pri la amo, pri bonaj homoj, pri iliaj revoj kaj aspiroj, pri tio, ke la vivo estas belega.

Mi sxaltas la magnetofonon kaj, laux sonoj de niaj kantoj gajaj kaj malgajaj, seriozaj kaj sxercaj, - mi rememoras pri proksimaj kaj malproksimaj geamikoj, logxantaj en cxiuj anguloj de nia lando, pri la fidelaj geamikoj, kun kiuj konatigis min la internacia lingvo Esperanto, kun kiuj mi kantis Esperantajn kantojn cxe la neforgesebla nokta lignofajro. Mi konsilas ankaux al vi auxskulti, lerni, kanti, verki, popularigi Esperantajn kantojn: tio alportos al vi multe da utilo kaj plezuro.

Nigraj okuloj

(malnova romanco "Очи черные")

Traduko de B. Kolker

Nigra gxis ebri' La okul-rigard', Plena de pasi', De brulanta ard', Mi tre amas vin, Mi tre timas vin, En malbona hor' Mi renkontis vin!

Перейти на страницу:

Похожие книги

40+. Уход за телом
40+. Уход за телом

Женщина после 40 лет – настоящая богиня, умудренная опытом и оттого еще более прекрасная. Но чтобы надолго сохранить красоту и молодость, нужно постоянно собой заниматься: ухаживать за своим телом, руками и ногами, выполнять физические упражнения и соблюдать диету. Благодаря этой книге вы научитесь самостоятельно готовить омолаживающие, питательные, увлажняющие кремы и маски, а также скрабы и пилинги из натуральных продуктов; выполнять легкие и эффективные упражнения для стройной фигуры и профилактики варикозного расширения вен, делать массаж рук и ног, навсегда избавитесь от целлюлита и сможете легко ориентироваться в выборе омолаживающих процедур в СПА-салонах и хирургических операций в клиниках красоты. Правила здорового питания, популярные диеты и рецепты полезных блюд – в этой книге есть все, что поможет 40-летним женщинам всегда быть в форме.

Анастасия Витальевна Колпакова

Здоровье / Руководства / Здоровье и красота / Дом и досуг / Словари и Энциклопедии