Читаем Учебник языка эсперанто полностью

18-2. Приставка fi- означает отрицательное отношение к кому/чему-либо, т.е. "мерзкий, презренный за моральные качества" (в этом значении иногда употребляется и суффикс -acx-, который означает презрительное отношение из-за физических качеств): fifama <пресловутый>, firicxulo <толстосум>, fiinterkonsento <сговор>, fimilitistaro <военщина>, figazetaro <желтая пресса>; Fi al vi! <Позор тебе! Как тебе не стыдно!>; fiulo <мерзавец>; Fia homo acxan vorton cxiam kun plezuro diras (Sx. Rustaveli).

18-3. Приставка pra- означает "давний, первоначальный, первобытный; следующая восходящая или нисходящая степень родства"; "пра-": praavo <прадед>, pralingvo <праязык>, prahomo <первобытный человек>; La tero de prauloj; Tiajxon ecx mia praavo ne vidis!

Текст

Doktoro Esperanto

Lazarj Markovicx Zamenhof [1] naskigxis la 15-an de decembro (de la jaro) 1859 en la multlingva urbo Belostoko (Pollando tiutempe parto de Rusio). Lia patro Mark Fabianovicx Zamenhof estis instruisto de fremdaj lingvoj kaj kleriganto.

La kruela nacia politiko de la cara firegximo afliktadis la impresigxeman knabon. Jam dum la infaneco cxe li aperis la penso pri tio, ke unu komuna lingvo helpus al popoloj pli bone komprenadi kaj pli multe estimadi unu la alian. Poste Zamenhof venis al la ideo, ke la homojn disigas ne nur lingvaj, sed unuavice sociaj, klasaj baroj. Li skribis: "Eble, por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aux malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero".

Ludoviko Zamenhof havis bonegajn lingvajn kapablojn kaj, estante ankoraux lernejano, li studis plurajn lingvojn. Poste li entreprenis la plej malfacilan: kreadon de la nova lingvo, kiu apartenus al neniu popolo, tusxus nenies naciajn sentojn, estus tre facila por lernado, sed samtempe ne cedus al la naciaj lingvoj en ricxeco, fleksebleco kaj esprimeblecoj. Ne estante profesia lingvisto, Zamenhof, tamen, posedis mirindan lingvan intuicion. Antaux la fino de la gimnazio la praprojekto de la internacia lingvo estis malnete preta. Sed pasis ankoraux multaj jaroj, antaux ol gxi, elprovita praktike, korektita kaj perfektigita, ekvidis la mondon.

Zamenhof studis la medicinon en la Moskva kaj Varsovia universitatoj, poste li laboris kiel kuracisto-okulisto. Zamenhof-kuracisto akiris grandan popularecon en malricxaj kvartaloj de Varsovio, Grodno, Hxersono, cxar ofte li sanigadis malricxulojn senpage. Li estis sagaca kaj neordinare modesta homo, kies sorto estis malfacila.

Por eldoni sian projekton de la internacia lingvo Zamenhof ne havis monon. Versxajne, la plej felicxa tago en lia vivo estis tiu, kiam lia estonta bopatro Aleksandro Zilbernik el la urbo Kovno (Kaunas) proponis al li uzi parton de la doto por eldono de la libreto. Finfine, la 40-pagxa verko ("La Unua Libro") kun la ruslingva titolo "Internacia lingvo. Antauxparolo kaj plena lernolibro. Por Rusoj" estis publikigita en Varsovio la 26-an de julio (de la jaro) 1887. Tiu dato estas la naskigxdato de Esperanto. Zamenhof subskribis la libron per la pseuxdonomo "Doktoro Esperanto", t.e. (tio estas) homo, kiu esperas. Iom post iom tiu pseuxdonimo transformigxis en la nomon de la lingvo.

Pri la plua agado de Zamenhof atestas la Granda sovetia enciklopedio: "Pli malfrue li publikigis vortarojn de Esperanto, krestomatiojn kaj apartajn eldonojn de siaj originalaj verkoj kaj de Esperantaj tradukoj el la monda klasika beletro. En la jaroj 1959-1960, laux decido de Unesko, oni vaste celebradis la centjaran datrevenon de la naskigxo de Zamenhof".

Kiel multe da laboro staras post tiuj du frazoj! Estis multe da homoj - auxtoroj de famaj inventoj. Sed estis nur unu homo, majstre kreinta la projekton de lingvo, kiu evoluis en la socio laux la samaj gxeneralaj legxoj, laux kiuj evoluas la naciaj lingvoj, kaj farigxis vivanta lingvo, la lingvo kun centmiloj da parolantoj, kun sia literaturo kaj kun siaj tradicioj. La discxiploj de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, vivas en la tuta mondo!

En mia laborcxambro pendas bronza bareliefo de Zamenhof, kiun donacis al mi la skulptisto N. V. Blajxkov el Odeso. La sama bareliefo estas konservata en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Mi kun fiero montras al miaj amikoj kaj konatoj la skulptitan portreton de tiu cxi rimarkinda internaciisto, kiu servis dum sia tuta malfacila vivo al la nobla afero de la paco kaj interkomprenigxo inter la popoloj, kiu per sia senmorta kreajxo venkis la Tempon.

[1] Традиционная польская форма - Ludwik, традиционные эсперантские формы - Ludoviko, Lazaro, Ludoviko Lazaro, Lazaro Ludoviko. Официальная форма по документам - Лазарь Маркович Заменгоф.

L. L. Zamenhof

Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'? Suficxe! Trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'!

[Д-р Эсперанто. Международный язык. Предисловие и полный учебник. Варшава, 1887, с. 23.]

Л. Заменгоф

Перейти на страницу:

Похожие книги

40+. Уход за телом
40+. Уход за телом

Женщина после 40 лет – настоящая богиня, умудренная опытом и оттого еще более прекрасная. Но чтобы надолго сохранить красоту и молодость, нужно постоянно собой заниматься: ухаживать за своим телом, руками и ногами, выполнять физические упражнения и соблюдать диету. Благодаря этой книге вы научитесь самостоятельно готовить омолаживающие, питательные, увлажняющие кремы и маски, а также скрабы и пилинги из натуральных продуктов; выполнять легкие и эффективные упражнения для стройной фигуры и профилактики варикозного расширения вен, делать массаж рук и ног, навсегда избавитесь от целлюлита и сможете легко ориентироваться в выборе омолаживающих процедур в СПА-салонах и хирургических операций в клиниках красоты. Правила здорового питания, популярные диеты и рецепты полезных блюд – в этой книге есть все, что поможет 40-летним женщинам всегда быть в форме.

Анастасия Витальевна Колпакова

Здоровье / Руководства / Здоровье и красота / Дом и досуг / Словари и Энциклопедии