Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

En la 1905-a jaro dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Boulogne-sur-mer (Bulonjo-ĉe-maro) estis akceptita «La deklaracio pri Esperantismo».

El la deklaracio, unuanime akceptita en la Bulonja kongreso, ni ĉiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi deklaracio ni ankaǔ ekscias, ke «Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas». Esperantisto estas sekve ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj…

Krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraǔ alian flankon ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la Esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aǔ – se li volas – eĉ tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj Esperantistoj ĉian respondecon pri agoj kaj idealoj de aliaj Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiu sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: «Ĉiu alia espero aǔ revo, kiun tiu aǔ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas»…

Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean: tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaǔ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraǔ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo…

Vi ĉiuj sentis tre bone en Bulonjo, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj estas ankoraǔ tre kaj tre malproksime…

Ĉiu, kiu uzas Esperanton aǔ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian komprenigilon… Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaǔ ĉio ĝian internan ideon…

La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: «Ni deziras krei neǔtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn…»

La espero

(himno de la Esperanto-movado)

En la mondon venis nova sento,Tra la mondo iras forta voko;Per flugiloj de facila ventoNun de loko flugu ĝi al loko.Ne al glavo sangon soifantaĜi la homan tiras familion:Al la mond' eterne militantaĜi promesas sanktan harmonion.Sub la sankta signo de l' esperoKolektiĝas pacaj batalantoj,Kaj rapide kreskas la aferoPer laboroj de la esperantoj.Forte staras muroj de miljarojInter la popoloj dividitaj;Sed dissaltos la obstinaj baroj,Per la sankta amo disbatitaj.Sur neǔtrala lingva fundamento,Komprenante unu la alian,La popoloj faros en konsentoUnu grandan rondon familian.Nia diligenta kolegaroEn laboro paca ne laciĝos,Ĝis la bela sonĝo de l' homaroPor eterna ben' efektiviĝos.L. L. Zamenhof

[Л. Заменгоф. Всемирный язык эсперанто. Варшава, 1890, с. 9, 10.]

 Надежда

Перейти на страницу:

Похожие книги