- Oni devas trameti la viandopecetojn sur bastonetojn: viando lardo - viando - viando - lardo - viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignajxoj, cxiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn sxasxlikojn sur telerojn, ne eligante la bastonetojn.
- Tia mangxajxo brulos en la busxo!
- Jes, tio estas gxusta. Por kvar sxasxlikoj estas dismetataj sur la telerojn kvar fresxaj tomatoj, du cepoj, trancxitaj en grandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata sauxco kaj pizoj. Atenton! La sxasxliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!
Задания
13.1. Что означают следующие слова?
adresato disflori ekgxoji silentema vendistino kritikinda kritikenda kritikota fisxeto katideto fajreto fajrero fajrereto negxero supujo sxasxlikejo transoceana maldolcxega antauxlasta ambauxmane cxiamaniere alimaniere cxirkauxhaki deturni eltrinkinte gxissate kontrauxa multsignifa plisimpligi subakva rapidado kokinajxo sampatrujano anstatauxanto geamantoj aperonta almovi almiksi interkonatigxi acxulo ebligi forigenda ilujo piedingo rebrilo enpasxi lauxlonge senesperiga misformi tekulereto supkulero peklita pomo peklajxo peklakvo
13.2. Переведите сочетания:
inter la vivo kaj morto labori super si halti cxe cxiu vorto dum spektaklo el sub la tablo apud lignofajro malgraux la pluvo peco da pano eliri el post la domo ekde la venonta jaro danki pro helpo pro nenio en la mondo dank' al via decidemo krom sia laboro li scias nenion dormu anstataux promeni fermu la pordon antaux ol foriri trans fenestro agi sen pensi pri rezultoj sata je promesoj pagi por libro preta por forveturo al li okazis malfelicxo cxirkaux la noktomezo maldormi tra la tuta nokto ekster ligo kun la estanteco sidi vizagxo kontraux vizagxo sxasxliko laux kartvela maniero preni kuracilon po kulereto
13.3. Переведите фразы:
Hakado de ligno donas lignerojn. Mi repagos al vi per la sama monero. Montru moneron, cxio farigxos. Foriris bovido, revenis bovo. Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino. Gxi estas nek viando, nek fisxo. Gasto tro petata foriras malsata. Perdigxas per pruntedono amiko kaj mono. Cxiu patrino amas sian idon. Ajxo promesita estas ajxo plenumenda. La maro kunigas la regionojn, kiujn gxi disigas (A. Pope/Pouxp). Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, gxi devas esti farata de cxiuj gxiaj anoj. La kapo kiel kaserolo, sed da sagxo - ecx ne unu kulero. Post ananaso peklita pomo ne estas bongusta. Oni ekkonas la bovon laux la vido, sed la malsagxulon laux lia rido. La buterpano falas kutime kun la butero malsupre. Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro. Vi ne povas reteni cxi tagon, sed vi povas ne perdi gxin. Faru hodiaux, kion vi povas - morgaux vi, eble, okazon ne trovos. Vi sekretos al edzino, sxi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Fisxo scias pri nagxo ankaux sen via sagxo. Ne povas esti libera la popolo, subiganta aliajn popolojn (F. Engels). Estas malfacile kapti nigran katon en malluma cxambro, precipe, kiam gxi tie ne estas (Konfucio). Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos por vi. Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo. Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij). Kiu ne gustumis la maldolcxan, ne scias, kio estas la dolcxa. Pli bona estas maldolcxa vero, ol dolcxa malvero. Malsato estas la plej bona kuracisto (Cicerono). La hundo de tri mastroj cxiam malsatas. Renkontigxo estas komenco de disigxo. La pomo ne falas malproksime de la pomujo. Pli bone ne gxisiri, ol veni tro malproksimen. La hodiauxa ovo estas pli bona, ol morgauxa kokino. Kien iras unu sxafo, tien iras la tuta sxafaro. Ju pli oni havas, des pli oni volas havi. Tiom valoras la ajxo, por kiom gxi povas esti vendota. Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda. La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi gxin (Seneko). Kaptu la momenton! Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.
13.4. Переведите на эсперанто:
Когда я была в Венгрии, мои новые друзья приготовили замечательный обед. Самым вкусным был гуляш, родина которого - город Сегед. Меня часто спрашивают, как его готовят, и я решила рассказать вам об этом. Четыре нарезанные луковицы жарятся до золотистого цвета. Затем к ним добавляется красный перец и немного воды. Берут трех цыплят по 800 граммов, режут каждого на восемь частей, кладут в кастрюлю с луком, закрывают крышкой и варят на очень слабом огне. Когда мясо наполовину готово, прибавляют нарезанный картофель, три нарезанные кружочками моркови и неполный стакан томатного соуса. Затем продолжают варить на очень слабом огне, добавляя понемногу воды, если это необходимо. Сделайте гуляш по-сегедски, и вы не пожалеете.