"Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj."
"Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda artaĵo. Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi."
"Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?"
"Multegon."
"Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?"
"Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando."
"Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?"
"Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi. Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin."
Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo. La tri rigardis ĝin. Ĝi estis spirhaltige bela.
La gongo eksonis.
"Certe, tio estas Gao," juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.
"Estiminda sinjoro juĝisto," diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.
"Estiminda sinjoro juĝisto," li rekomencis. "Okazis io terura." Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.
"Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas," sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa. "Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?"
"Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej verŝajne li ŝtelis ĝin. Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon."
"Ne punu vian serviston," juĝisto Liang diris. "Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi. Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo. Vi bezonas malstreĉi vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita."
* * *
La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio. Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.
Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.
"Altestiminda sinjoro juĝisto," tiu diris, "ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin."
"Diru!"
"Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj. Li redonos ĝin kontraŭ mono. Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi. Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam."
En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis 'reĝo de la ŝtelistoj'. Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.
"Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi," la juĝisto ordonis.
Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin. Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj. Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.
"Kion vi intencas fari?"
"Mi ne scias. Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan. Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon."
La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis ĉi-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Juĝisto Liang same demandis:
"Kion vi intencas fari?"
"Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo. Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon. Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn."
"Estas multe."