— Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj ĵetindaj en fajron, mi ne scias. Eĉ se verkisto relegas dekfoje sian verkon, paĝon post paĝo, li mem ne povas juĝi ĝin. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, ĉu akcepti neplenumitan taskon, ĉu aldoni unu aŭ du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.
— Kial vi ne povas daŭrigi? Ĉu vi ne promesis? Ĉu vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?
— Promesis, promesis, sindevigo... Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. Ĉe neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, ĉu ne?
— Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, ŝajnas, subite fariĝis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen ĉio.
— Ne, ne. Mi ŝatas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacilaĵojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.
— Kiu listo?
— La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.
— Romanojn? Ĉu vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, ĉiufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, eĉ rakontetoj, neniam pri romano.
— Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. "Romano" estas unu el la vortoj sur la listo.
— Sed vi jam uzis ĝin. Mi memoras, ke ĝi troviĝas en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retroviĝas ie sur la Britaj Insuloj.
— Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis ĝin, sed ne sufiĉe. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras "sen peni" pro la sama kaŭzo, ĉar la vorton "peni" mi ne sufiĉe uzis.
— Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?
— La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, ĉar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.
— Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro...
— Dent-doloro! Ĉu vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas ĉe la dentoj, kaj jen mi venas ĝeni vin pri miaj verkproblemetoj!
— Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufiĉe. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: "Uzu la dentbroson. Uzu ĝin dum almenaŭ tri minutoj ĉiutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompiĝos, ili moliĝos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela."
— Tri minutojn! Diable, tio estas multa, ŝajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la daŭro, kiam mi brosas al mi la dentojn.
— Certe tio estas multa. Mia patrino eĉ foje provis kontroli. Ŝi kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, ŝi tion signis sur la kalendaro. Ŝi krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, ĉu en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufiĉe longe.
— Terure. Ĉu ŝi longtempe tion faris?
— Ne. Ŝi baldaŭ perdis la kuraĝon. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj ŝi trovis stulta la devon kontroli mian dentviŝadon. Sed ĉiaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, ĉar mi manĝas tro da sukero. Mi amas dolĉaĵojn. Mi amas dolĉecon. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, aŭ tri kuleretojn, laŭ la loko. Ankaŭ en teon mi enmetas saman kvanton.
— Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.
— Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi ŝategas sukeron, kaj ne tre ŝatas spicojn. Eble ĉar mia patrino ĉiam ege spicis la manĝaĵojn. Ŝi eĉ spicis sian teon. Mi supozas, ke ŝi metis multe da spico ĉien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion ŝi preparis.
— Nu, mi ne volas resti ĉi tie kaj ĝeni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fuŝa, malbonfarta dento. Mi...
— Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj ŝajnas, ke ĝi komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun ĝi. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fuŝa dento plu fartas malbone kaj... Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?
— Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?
— Ĉu ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, ĝuste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?