— Ĝuste tion precizigas "po". Se mi dirus: "La 16 turistoj trinkis 16 glasojn da biero", oni scius, ke la grupo malplenigis 16 glasojn, sed oni ne scius, ĉu eble unu soifulo ne trinkis kvar, dum kvar aliaj trinkis nul. Kiam oni diras: "La 16 sovaĝuloj trinkis po glason", tio signifas, ke ĉiu sovaĝulo el la 16 trinkis unu glason. Mi supozas, ke vi perfekte komprenis nun.
— Perfekte, mi ne dirus. Mi komprenetas. Tamen, mi ĉiam sukcesas esprimi, kion mi volas, sen uzi tiun vorton. Mi trovas ĝin malfacila. Mi rekomendas ĝin al neniu, kaj mi ne reklamos pri ĝi en mia gazeto.
— Strange, ke vi tiel reagas. Mi trovas, ke tiu vorteto meritas iĝi multe pli populara ol ĝi nun estas. Aŭskultu. "Ĉiuj mem-broj de la asocio ricevis po etan floron el la ĝardeno de la prezidanto". Ha-ha!
— Ha-ha, ĉu? Mi konfesas, ke mi ne komprenas. Mi ne estas tre inteligenta, vi scias. Kial tiu laŭta rido?
— Po etan floron, poetan floron, floron de poeto!
— Ne tre amuze.
— Ĉu vere? Sed kion vi dirus, se mi informus vin, ke "ĉiuj polinoj amas po polon"?
— Kiun popolon?
NOVAJ VORTOJ:
aŭtuno, banko, gaso, greno, komputi, nul, po, poeto, polo, redakti, Sovetio,
statistiko, tabulo, turismo, vitro
NOVAJ KUNMETOJ:
don-it-aĵo
36. PERFEKTA BAKADO
Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre gaja havenurbo, kie oftege pluvis. La ĉielo estis konstante malhela, preskaŭ nigra pro la nuboj. Kaj kiam ĝi heliĝis, ĝi iĝis nur hele griza, neniam ĝi bluis.
Ĉu mi estas plendema homo, ne facile kontentigebla? Eble. Sed, sincere, tiu neniam suna vetero efikis preme al mia nerva sistemo.
"Kial vi fuŝas vian vivĝojon pro tiu vetero?" amiko diris al mi. "La koloro de la ĉielo ne dependas de vi. Kontraŭ aferoj neeviteblaj estas sensence batali. Ne la veteraĉo, sed via sinteno al ĝi, trafas suferige viajn nervojn."
Mi ĝenerale ŝatas tiun samoficulon, sed fojfoje li imagas, ke li apartenas al speco de saĝuloj, komisiitaj de la dioj doni konsilojn al la tuta homaro, kaj tiuj liaj kursoj pri saĝeco ne estas ĉiam bonvenaj. Des pli, ĉar li plej ofte pravas.
Mi rigardis tra la fenestro. Dikaj ŝipoj malrapide moviĝis sur la maro, sub la griza plafono, kiun oni tamen ĉi tie nomis ĉielo. Jam la kvaran monaton nun mi laboris en ĉi tiu oficejo, ĉe fenestro, kiu rigardis al la maro, kaj tiuj ŝipoj min impresis kiel en la unua tago.
Kion ili transportis? Ĉu ŝafan viandon el Nov-Zelando? Horloĝojn el Svislando, aŭ, plej verŝajne, Japanio? Ĉu komputilojn el Usono, skribmaŝinojn el Italio, sciencajn aparatojn el Germanio, grenon el Kanado, bovan viandon el Argentino, aŭtojn el ie ajn? Mi devenis de kampara regiono, interne de la lando, kaj sidi ĉe tiu apudhavena fenestro estis kvazaŭ teatraĵo, pri kiu mi neniam laciĝis. Se nur tiu malbenita vetero...
"Se vi rigardas la dancon de la ŝipoj anstataŭ progresi en via tasko, mi konas iun, kiu ne benos vin..." mia konsilema amiko diris, afable, sed ne pro tio agrable.
Mia brusto dikiĝis pro profunda spiro, kiun mi tuj malrapide kaj brue eligis. Li pravis kiel ĉiam.
Mi pene rekomencis redakti la raporton, kiun la ĉefo postulis. Sed en mia menso kvazaŭ filmo ruliĝis, kun ŝipoj, blua maro, verdfoliaj arboj, suno, insuloj... Kiel mi estus povinta supozi, ke pli ol imagado, ĝi estis ia antaŭscio?
"La ĉefo vokas vin!" Subite min vekis el pensado preskaŭ dorma la voĉo de sekretariino.
Mi suspektis, ke li esprimos sian malkontentecon pri mia tro malrapida laboro. Dum momentero min trakuris eĉ la penso, ke eble li anoncos, ke li volas maldungi min. Tio estus por mi malfacile elportebla novaĵo. La ekonomia situacio ne estis ideala, multe mankis ĝis tio, kaj dungiĝon oni ne povis esperi facile trovi. La ideo iĝi senlabora kaj longe serĉadi entreprenon, kiu dungos min, ne kondukis al rideto, dum mi paŝis al lia oficejo. Nek helpis la fakto, ke liaj unuaj vortoj estis dubsencaj:
"La etoso ĉi tie ne taŭgas al vi, ĉu?" li diris.
"La etoso? Jes ja, mi tre ŝatas la etoson en nia oficejo. Neniu estas malafabla, ĉiuj laboras precize kaj helpas unu la alian. Fakte, estas vere amika etoso. Krome, mi ŝatas la etoson de havenurbo. La ĉeesto de ŝipoj, la etaj mallarĝaj stratoj de la ĉehavena urboparto, tiuj plej diverslandaj restoracioj kaj trinkejoj, ĉio ĉi ege plaĉas al mi."
"Mi uzis malĝustan vorton, pardonu. Mi volis diri: la vetero," la estro diris, ridete.
"Nu, nu, jes, tiurilate vi pravas. Mi ŝatas ĉion ĉi tie, sed ne la veteron. Tiu malalta griza plafono el nuboj kvazaŭ pezas sur mi preskaŭ dolorige."
"Nu, mi bezonas sendi iun al pacifika insulo. Temas pri traktado ĝuste en la kampo, kiun vi plej bone konas. Mi pensis pri vi. Ĉi tie baldaŭ estos aŭtuno, pluvos eĉ pli ol ĝis nun. Tie printempos. Ĉu tia eta ekskurso plaĉus al vi?"
Eta ekskurso! Kiajn vortojn li uzis! Se li ne sentas la diferencon inter transmara vojaĝo kaj aŭtobusa aŭ vagonara ekskurso, li vere estas stranga, aŭ nekredeble riĉa, aŭ...