Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.
Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.
Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).
La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter... malrapidegaj veturiloj.
Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.
Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis.)
Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.
Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo:
Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio,
Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.
Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto 'originala'; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ 'senco' havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).
Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atinis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo
Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi "Aŭtoj ne haltu", oni diras "Ne staru" ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!