Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.
Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon - ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.
Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.
* * *
Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.
La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.
Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. "Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ- kaj manĝo-kostojn", ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.
* * *
"Anjo!"
La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.
"Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel... tiel... kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin."
"Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso."
Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.
* * *
Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.
Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.
"Mi scias, el kiu lando vi venis", ŝi diris al li tuj post sia saluto.
Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.
"Kiel vi scias?" li demandis.
"Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran", ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.
"Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!" diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.
'Kia eksterordinara knabino!' li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:
"Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel". Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.