"Mi ne konsentas. Miaj ideoj aperas al mi plej verŝajnaj. Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun ĉielon, en kiun ni envenas. La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca. Kaj preskaŭ ĉiu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enloĝeblajn. Kial ne estus ĝuste opinii, ke iliaj loĝantoj, dank' al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj? Kaj tio necese ege antaŭenigis ilian komprenon pri la mondo, pri ĉio. Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni. Ili do havis pli da tempo por fariĝi lertaj kaj spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion."
Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.
"Certe," Rajmondo daŭrigis, "ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun funkciado supera al ĉio, kion ni konas. Eble maŝino ne estas ĝusta vorto. Maŝino estas tro malsimpla. Verŝajne ili uzas malgrandajn iletojn, preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo. Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri aŭ skribi ĝin. Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj. Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi. Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa."
Tiel ili parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la alveno. Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro. Nun ĉio ŝanĝiĝis. Ili plenis je nova energio. Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-ĉiela.
* * *
Montriĝis, ke Joĉjo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre malĝustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis. Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.
"Rigardu!" Sjaoli mire ekdiris. "Ĉu ne urbo?"
"Urbeto!" Joĉjo pliĝustigis.
Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-maŝino kaj direktis ĝin al la flanko de la malgranda urbo. Bela loko prezentiĝis por facila alteriĝo. Ili aliris ĝin senprobleme. Time kaj sci-vole, ili finfine eliĝis. La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al ĝi. Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis. Tial oni elektis ĝin kiel unuan trans-sunan celon. Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ kiel hejme.
Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon. Estis viro. Homo kiel vi kaj mi. Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon kaj turnis sin kiel por ŝajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.
Ili eniris en la urbon. La loĝantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen kaŝi sian miron. Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legiĝis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.
La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura. Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris. La tri alvenis al larĝa, plaĉa loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto. Inter la floroj kaj aliaj kreskaĵoj, dolĉaj al la vido, seĝoj kaj tabloj staris. Ĉe multaj sidis lokanoj. Videble tio estis publika trinkejo. La teranoj rigardis mire. Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.
Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la vizaĝoj, la maniero teni la dik-paperaĵojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj ĵeti sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera vidaĵo.
Iu amike alparolis ilin. Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis. Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj. Li invitis ilin al sia tablo.
Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas. Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon. Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto. Post kelk-vorta parolo de ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj. La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, aŭskulti, ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio estas pli facila? Iom post iom, la ĉirkaŭa paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan estaĵon. Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble...
Malantaŭ ili eksonis fortaj paroloj, malplaĉaj, malamikaj. Ektimo rekaptis la tri teranojn. Ili estis tiel feliĉaj, kaj jen! Dekono de minuto sufiĉis, por ke la paca sento malaperu for. Kio okazos? Zorgo-plene, pretaj kontraŭi al ĉia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.